Listo de chiuj kantotradukoj

Pro vi

Origina titolo: I will

Muziko kaj origina teksto: Paul McCartney (Lennon-McCartney)

Esperanta teksto: Bertilo Wennergren

Tre longe mi vin amas
Plu chiam amos mi
Se mi devos vin atendi
Tion faros mi pro vi

Plurfoje mi vin vidis
Vizagho sur la voj’
Nu, ne gravas via nomo
Min ravadas chiu foj’

Amo en pluvo kaj en suno
Amo per plena kor’
Amo en diso kaj en kuno
Amo de longe for

Kaj kiam mi vin trovos
Audighos via kant’
Vochu forte kaj sonore
Ho, brakumu min amore
Mi feliche kaj senplore restos
Sole nur pro vi