Esperanto en la komputilo

Esperanto en Linukso

Por bone uzi Esperanton en Linukso, necesas iom da agordado de la sistemo. Jen kelkaj notoj pri tio, kion mi mem faris por agordi mian Linukson, kaj pri kelkaj rekomendindaj programoj.

Mi uzas plej ofte la Linuksan distribuon “Ubuntu” au ties fratan version “Kubuntu”. Kubuntu estas baze la sama distribuo kiel Ubuntu, sed ghi uzas la labormedion KDE anstatau Gnome. Se vi uzas alian specon de Linukso, vi eble devas iom alie fari.

Chiujn komandojn, kiujn mi mencios chi-poste, oni faru en konzolo. Chiujn shanghojn de agordoj en dosieroj, oni faru per simpla tekstoredaktilo (kate, nano, vi, vim, emacs...). Por kelkaj shanghoj necesas esti en administra modo (per la komando sudo au ensalutinta kiel la uzanto “root”, se tia uzanto ekzistas).

UTF-8-a lokajharo «

Por povi boni uzi Esperanton en Linukso necesas, ke la sistemo uzu Unikodan lokajharon. Feliche pli-malpli chiuj Linuksaj distribuoj nuntempe uzas Unikodajn lokajharojn defaulte. Por kontroli, kiun signokodon uzas la lokajharo de via sistemo, klavu la jenan komandon:

locale charmap

Se aperas la respondo “UTF-8” (tio estas la plej ofte uzata kodprezento de Unikodo), tiam chio pri signokodo en via lokajharo jam estas en ordo. Tiam vi povas tuj salti al la klarigoj pri Esperanta klavaro au, se vi volas, al la klarigoj pri Esperanta lokajharo.

Sed se aperas io alia, vi devas mem shalti UTF-8-an lokajharon.

Se vi volas scii pliajn detalojn pri via lokajharo, komandu:

locale

Plej facile estas elekti la lokajharon “en_US.UTF-8”, kiu vershajne jam trovighas en la komputilo. Por tion fari, oni unue provu la sekvan komandon:

export LANG="en_US.UTF-8"

Noto: “en_US” signifas “la Usona Angla”, sed tio ne timigu vin. Se oni laboras precipe ene de KDE au Gnome, oni apenau rimarkas iajn Anglecajn ghenojn de tio. Agordojn pri numerformato, valuto k.s., oni povas fari en la agordoprogramo de KDE. Tie ankau eblas elekti lingvon por la KDE-interfaco. (Ankau Esperanto haveblas, sed eble vi devas aparte instali la Esperanton lingvopaketon. Esperanto uzointerfaco tamen ne vere estas necesa por labori Esperante en Linukso.)

Se oni jam havas en sia sistemo alian lokajharon UTF-8-an, oni povas skribi la nomon de tiu lokajharo anstatau “en_US.UTF-8”.

Por ekscii, kiuj lokajharoj estas instalitoj, oni komandu jene:

locale -a

Se mankas lokajharo tauga por via lingvo, vi eble bezonas kompletigi vian sistemon per paketoj por tiu lingvo. Uzu por tio la programon “synaptic” au alian similan paketadministran programon.

Poste rekontrolu per la komando locale charmap, chu funkciis la enshalto de “UTF-8”. Se jes, la sekva pasho estas zorgi, ke tiu lokajharelekto estu farata automate por chiu uzanto. Por tio oni metu komandojn en la dosieron “.bash_profile”, kiu trovighas (au trovighu) en la hejma dosierujo de chiu uzanto, kaj kiu estas rulata automate post salutado. Tie skribu jene:

LANG=en_US.UTF-8
export LANG

Se vi volas alian UTF-8-an lokajharon, vi kompreneble skribu tiun nomon anstatau “en_US.UTF-8”.

Por kontroli, chu la shangho al UTF-8-a lokajharo vere funkcias, vi elsalutu kaj reensalutu. Poste faru la komandon locale charmap. Se tiam aperas la mesagho “UTF-8”, vi sukcesis. provu ankau locale charmap por vidi, chu ankau aliaj detaloj pri la lokajharo estas lau via deziro.

Vera Esperanta lokajharo «

Se vi deziras veran Esperantan lokajharon, en kiu ekz. la komando date donas la daton en plene Esperantlingva formo, vi povas provi instali Esperantan lokajharon UTF-8-an. En iuj Linuksaj distribuoj tia lokajharo jam ekzistas, kaj tiam nomighas “eo_XX.UTF-8” au “eo_EO.UTF-8”.

En Ubuntu kaj Kubuntu oni povas instali Esperantajn lokajharon kaj tradukojn de programoj pere de la paketoj "language-pack-eo", "language-pack-eo-base", "language-pack-gnome-eo", "language-pack-gnome-eo-base", "language-pack-kde-eo", "language-pack-kde-eo-base" kaj "language-support-eo".

Vi ankau povas elshuti la dosieron “eo_XX” de chi tie, kaj poste provi krei el ghi Esperantan lokajharon. Metu tiun dosieron en la dosierujon “/usr/share/i18n/locales”. Poste komandu:

sudo dpkg-reconfigure locales

Por ebligi tajpadon de Esperantaj literoj, kaj por entute ebligi uzadon de senpashaj klavoj k.t.p., necesas aktivigi la uzadon de “Compose”-dosiero por Esperanta lokajharo. Tion oni faras en la dosieroj “/usr/share/X11/locale/compose.dir” kaj “/usr/share/X11/locale/locale.dir”. En ambau tiuj dosieroj vi aktivigu la liniojn kun “eo_XX” (forprenante la “#”-signojn komence de la koncernaj linioj). Atentu, ke temas pri pluraj lokoj en ambau dosieroj.

Poste aktivigu la novan lokajharon lau la chi-antauaj klarigoj.

Unu grava avantagho de vera Esperanta lokajharo estas ghusta laualfabeta ordigado. Esperanta lokajharo enhavas la Esperantajn regulojn de alfabeta ordo, kaj tiujn regulojn uzas ekz. LibreOffice kaj OpenOffice kaj la komando sort, kiun siavice utiligas multaj aliaj programoj.

Noto: La dosiero “eo_XX” estas bazita sur Esperanta lokajharo kompilita de Eric Lesh. En mia versio mi korektis kelkajn eraretojn, kaj krome shanghis la monatonomojn tiel, ke ili aperas kun komencaj majuskloj. Mi tamen ne komprenas tre multe pri tiaj lokajhardifinaj dosieroj, kaj vershajne eblas ankorau plibonigi tiun lokajharon.

Esperanta lokajharo en Gnome «

Se vi uzas Gnome-on kiel labormedion (tiel estas defaulte en Ubuntu), oni devas aktivigi Esperantan lokajharon iom alie por ke ghi vere uzighu en chiuj programoj. Mi ankorau ne travidis plene, kiel tio funkcias, sed mi faris jene, kaj tio shajnas en ordo:

  1. En la tri dosieroj ".bashrc", ".bash_profile" kaj ".profile" (chiuj trovighu en la hejma dosierujo) aldonu la jenajn du liniojn:

    LANG=eo_XX.UTF-8
    export LANG
  2. En la dosiero ".gnomerc" (en la hejma dosierujo) aldonu la jenajn du liniojn:

    export LANG=eo_XX.UT-8
    export LANGUAGE=eo_XX.UT-8

    Se vi volas uzi Esperantan lokajharon, sed tamen uzi alian lingvon, ekzemple la Anglan, kiel interfacan lingvon, vi skribu anstataue jene en ".gnomerc":

    export LANG=eo_XX.UTF-8
    export LANGUAGE=en_US.UTF-8

    La lingvo, kiun vi indikas por "LANGUAGE", kompreneble devas esti instalita por ke ghi povu uzighi en la programaj interfacoj.

Klavaro kun Esperantaj literoj «

La sekva pasho estas aranghi manieron tajpi supersignajn Esperantajn literojn. Ekzistas pluraj eblaj solvoj. Kiu el tiuj solvoj konvenas por vi, vi devas mem elekti.

Preta Esperanta klavarfasono «

Pluraj Linuksaj distribuoj (precipe tiaj, kiuj bazighas sur “Debian”, ekz. “Ubuntu” kaj “Kubuntu”) nuntempe jam enhavas pretan Esperantan klavarfasonon. Se vi instalis chiujn bezonatajn paketojn por Esperanta lingvosubteno, tiam tiu klavarfasono jam devas esti elektebla.

En Gnome oni elektas klavarfasonon (au plurajn klavarfasonoj) per Sistemo (“System”) → Preferoj (“Preferences”) → Klavaro (“Keyboard”).

En KDE oni faras tion per la Sistemagordilo (“System settings”) → Regionoj & Alireblo (“Regional & Accessibility”) → Klavarfasono (“Keyboard layout”). Tie oni ebligu uzon de klavarfasonoj, kaj poste oni elserchu la Esperantan klavarfasonon en la maldekstra kolumno, kaj ghin aktivigu.

Eble vi ankau devas ghustigi la agordon pri klavarmodelo (pri la nombro de klavoj sur via klavaro).

Tiu Esperanta klavarfasono, kiu liverighas kun Ubuntu kaj Kubuntu uzas por la Esperantaj supersignaj literoj tiujn klavojn, kiuj normale (en “QWERTY”-fasono) estas por la literoj “q”, “w”, “y” kaj “x”. Ili anstataue produktas respektive la literojn “sh”, “jh”, “gh” kaj “ch”. Por la literoj “u” kaj “hh” ghi uzas la du klavojn dekstre de “l”. Cetere tiu klavarfasono sekvas la klavaron de la Usona Angla.

Se tiu klavaro plachas al vi, vi povas ghin ekuzi, kaj per tio chiuj viaj problemoj estas jam solvitaj. La sekvajn klarigojn vi tiam apenau bezonas legi.

Esperanta klavaro en SuSE «

De Pablo Morales mi ricevis klarigon, kiel oni povas instali Esperantan klavarfasonon en SuSE 10.0. Mi tamen tute ne testis, chu funkcias. Lau li oni faru jene:

Elshutu de chi tie la dosieron “suse-eo.zip” (kreitan de Pablo Morales). Malpaku ghin. Trovu la dosieron “eo”. Metu ghin ene de “/usr/share/X11/xkb/symbols/”. Malfermu la dosieron “/usr/share/X11/xkb/rules/base.lst”. Serchu en ghi la sekcion “layout”. Aldonu al ghi en la ghustan laualfabetan lokon la jenan linion:

eo          Esperanto

Metu la dosierujon “eo” ene de “/opt/kde3/share/locale/l10n/” por havi Esperantan flagsimbolon por la nova klavarfasono. Restartigu la komputilon. Nun vi povas uzi Esperantan klavaron kun rektaj klavoj. La rektaj klavoj estas: “q” → vsh”, “w” → “u” , “y” → “gh”, dekstre de “l” → “hh”, “x” → “ch” kaj dekstre sub “hh” → “jh”.

Senpashaj klavoj

Mi kaj multaj aliaj preferas tajpi la Esperantajn literojn per senpashaj supersignaj klavoj. Se vi jam uzas nacilingvan klavarfasonon, kiu havas manieron klavi senpashan cirkumflekson kaj senpashan hoketon, tiam vi jam havas chion necesan por tajpi Esperanton per tiu klavarfasono.

Klavo por senpasha cirkumflekso situas tamen en tre diversaj lokoj en diversaj klavarfasonoj. En iuj fasonoj ghi trovighas sur la klavo de la cifero “6” (kun aldona majuskliga klavo, au eble kun aldona “AltGr”-klavo). Se vi estas bonshanca, vi povas atingi senpashan hoketon per “AltGr”+“u”. Provu trovi almenau la klavon por senpasha cirkumflekso. Testu, chu vi povas per ghi tajpi “â” (“a” kun cirkumflekso). Poste testu, chu funkcias per ghi tajpi ankau “ch”, “gh”, “hh”, “jh” kaj “sh”.

Se al via klavarfasono tute mankas klavo por senpasha cirkumflekso, tiam vi eble aktivigu alian klavarfasonon (por alia lingvo), en kiu haveblas tia klavo. Vidu chi-antaue che Preta Esperanta klavarfasono. Vi povas aktivigi plurajn fasonojn, kaj poste shalti inter ili laubezone.

Se funkcias “â”, sed ne la Esperantaj literoj, tiam vi kredeble uzas GTK-programon. Plej multaj Gnome-programoj, Vim kaj iuj versioj de Fajrovulpo uzas por sia grafika interfaco la ilaron GTK. Bedaurinde en GTK la senpashaj klavoj funkcias tute alie (ne demandu min, kial...), kaj senpashaj klavoj por la Esperantaj literoj tial ne funkcias en tiuj programoj.

Bonshance eblas solvi tiun problemon. Necesas komandi al GTK, ke ghi ne uzu siajn proprajn klavarorutinojn, sed tiujn de la ghenerala sistemo. Por fari tion, vi aldonu la jenajn liniojn en via dosiero “.bash_profile” (kiu trovighu en la hejma dosierujo):

GTK_IM_MODULE=xim
export GTK_IM_MODULE

Eble vi devas aldoni la samon ankau al la dosieroj ".bashrc" kaj ".profile".

Poste elsalutu kaj reensalutu (au restartigu la komputilon).

Espereble nun funkcias klavado ankau de la Esperantaj cirkumfleksaj literoj pere de senpasha cirkumfleksa klavo.

Noto: Se tamen ne funkcias, tiam eble vi devas shanghi pli draste: Provu redakti la sistemdosieron “/etc/environment” kiel administranto. Aldonu al ghi la linion export GTK_IM_MODULE=xim. Eble vi ankau devas krei “.XCompose”-dosieron.

Tiam vi povas komenci pensi pri klavado de “u”. Se vi havas klavon por senpasha hoketo, kaj se ghi funkcias por tajpi “u”, kaj se vi trovas tiun tajpomanieron tute konvena, tiam chio jam estas en ordo.

Sed povas esti, ke vi tute ne havas manieron tajpi senpashan hoketon, au povas esti, ke ghi estas iom malkonvena (tro da klavofrapoj), au povas esti, ke vi simple deziras unu solan klavon, kiu produktas Esperantan supersignon cirkumfleksan au hoketan depende de la posta litero. Tiel estas por mi. Mi volas unu solan klavon por ambau Esperantaj supersignoj. Tion bonshance oni povas facile aranghi per “.XCompose”:

“.XCompose” «

Por efektivigi, ke senpasha cirkumflekso + u donu “u”, necesas redifini la konduton de la senpasha cirkumflekso. Tion oni povas fari per dosiero nomata “.XCompose”. Ghi trovighu en la hejma dosierujo de la uzanto. En tiu “.XCompose”-dosiero oni povas meti ekz. la jenajn liniojn:

include "%L"
<dead_circumflex> <u> : "u" U016D 
<dead_circumflex> <U> : "U" U016C 
<dead_circumflex> <v> : "û" U00FB 
<dead_circumflex> <V> : "Û" U00DB

<dead_circumflex> <C> : "CH" U0108
<dead_circumflex> <c> : "ch" U0109 
<dead_circumflex> <G> : "GH" U011C 
<dead_circumflex> <g> : "gh" U011D 
<dead_circumflex> <H> : "HH" U0124 
<dead_circumflex> <h> : "hh" U0125 
<dead_circumflex> <J> : "JH" U0134 
<dead_circumflex> <j> : "jh" U0135 
<dead_circumflex> <S> : "SH" U015C 
<dead_circumflex> <s> : "sh" U015D

(Eble vi bezonas nur la unuajn kvin liniojn.)

Rimarku, ke tiu arangho difinas senpashan cirkumflekson + “v” por klavi “û” (“u” kun cirkumflekso), char senpashan cirkumflekson + “u” ghi uzas por “u”. Se vi bezonas pli ofte tajpi “û” ol “u”, vi eble volas shanghi tion iel.

Redifini la klavaron

Eble vi volas uzi certan klavarfasonon por tajpi Esperante, sed al tiu fasono mankas la bezonataj klavoj. Au eble vi volas, ke la haveblaj klavoj estu iom rearanghitaj por ke la tajpado estu pli konvena por vi. Tiam, se vi estas kuragha, vi povas provi redifini tiun fasonon. Por fari tion en la plej bona maniero necesas iom da scioj pri la sistemo XKB. Bedaurinde XKB estas tre kompleksa, kaj mi ne kapablas ghin bone klarigi. La koncernaj dosieroj trovighas en “/usr/share/X11/xkb/symbols/”. Memoru fari restaurokopion antau ol ion shanghi, kaj ne kulpigu min, se io grave misiros.

Mi mem sukcese redifinis mian Svedan XKB-klavaron (post multaj vanaj provoj). Jen la linio, kiun mi aldonis al la dosiero “se” (en “/usr/share/X11/xkb/symbols/”) por meti senpashan cirkumflekson sur tiun klavon, kiu situas du pashojn dekstre de “p”:

key <AD12> { [dead_circumflex, dead_circumflex, dead_tilde, dead_caron ] };

Mi aldonis tiun linion ene de la sekcio ‘partial alphanumeric_keys xkb_symbols "se"’.

Jen kelkaj Anglalingvaj paghoj, kiuj provas klarigi XKB-on:

Krome: Se vi sukcesas fari funkciantan kaj bonan klavardifinon XKB-an, tiam nepre faru sekurecokopion de via kreajho, kaj metu ghin en ian sekuran lokon, char povas esti, ke viaj shanghoj nulighos, kiam la sistemo estos ghisdatigita.

“.Xmodmap”

Se oni volas redifini klavarfasonon estas pli facile uzi dosieron kutime nomatan “.Xmodmap” (sed ghi povas nomighi iel ajn), kiu trovighu en la hejma dosierujo de la uzanto. En tiu dosiero oni povas skribi diversajn komandojn, kiuj shanghas la aktualan klavarfasonon. Bedaurinde tio ne tre bona kongruas kun la baza XKB-sistemo de klavarfasonoj, kiun uzas nuntempe plej multaj Linuksoj. Se oni elektas per la sistemagordilo plurajn klavarfasonojn, kaj shaltas inter tiuj, tiam che chiu tia shangho nulighas chiuj agordoj faritaj per “.Xmodmap”. Sed se vi volas uzi nur unu solan klavafasonon, tiam ja eblas kombini ghin kun agordoj pere de “.Xmodmap”.

Baza “.Xmodmap”-solvo per “AltGr”

Simpla solvo por tajpado de Esperantaj supersignaj literoj estas uzado de la klavo AltGr. Por fari tion oni skribu en sia dosiero “.Xmodmap” la jenajn liniojn, kiuj modifas la aktualan klavararanghon:

keycode 54 = C NoSymbol ccircumflex
keycode 42 = G NoSymbol gcircumflex
keycode 43 = H NoSymbol hcircumflex
keycode 44 = J NoSymbol jcircumflex
keycode 39 = S NoSymbol scircumflex
keycode 30 = U NoSymbol ubreve

Tiam AltGr-c kreas “c”-on kun cirkumflekso, kun aldona majuskliga klavo ghi kreas “C”-on kun cirkumflekso, k.t.p.

Oni povas aktivigi la agordojn en tiu dosiero per la jena komando:

xmodmap ~/.Xmodmap

Vershajne oni volas, ke tiu komando efektivighu automate che chiu starto de la komputilo. Se la sistemo ne automate rulas la dosieron “.Xmodmap” che starto (por plej multaj uzantoj tio vershajne ne okazas), necesas aldoni tiun komandon al la dosiero “.bashrc” en la hejma dosierujo.

Noto:Eventuale iuj devas uzi aliajn numerojn post la vorto keycode. Se ies klavaro havas aliajn numerojn por la klavoj “c”, “g” k.t.p., necesas shanghi laue. Por ekscii la efektivajn numerojn, oni povas uzi la komandon xev (poste oni premu diversajn klavojn, kaj legu tion, kio aperas en la konzolo - gravas la numero post la vorto keycode).

Ankau eblas aliajn klavojn shanghi per komandoj en la dosiero “.Xmodmap”. La klavsimboloj estas listigitaj en la dosiero “/usr/include/X11/keysymdef.h”. Por ekscii pli detale, kiel komandoj en la dosiero “.Xmodmap” funkcias, legu la jenan afishon de Marko Rauhamaa:

<http://groups.google.com/groups?selm=m3u1xoyu2v.fsf%40lumo.pacujo.nu&oe=UTF8&output=gplain>

Pli lerta “.Xmodmap”-solvo kun senpashaj klavoj

Eblas en “.Xmodmap” ankau uzi kodnomojn por senpashaj klavoj. Ekz. dead_circumflex (= senpasha cirkumflekso). Senpashaj klavoj por supersignoj povas esti pli eleganta solvo ol la klavo AltGr.

Oni povas skribi ekz. jene en “.Xmodmap”:

keycode 35 = dead_circumflex dead_circumflex

Tiam oni povas tajpi ch per la klavo numero 35 kaj poste c (klavo 35 estas che mi la klavo du pashojn dekstre de p). dead_circumflex + u tamen tute logike donas “u” kun cirkumflekso. Oni povas difini ankau dead_breve por iu klavo, kaj tiam tajpi “u” per tiu klavo + u. Mi tamen preferas havi unu solan senpashan klavon por chiuj Esperantaj supersignaj literoj. Vidu pri tio chi-antaue che “.XCompose”

Eble vi volas mem elekti, kiun klavon uzi kiel senpashan klavon por Esperantaj supersignoj, kaj eble vi volas ghenerale iom rearanghi vian klavaron por doni spacon al tiu klavo. Por tio vi devas mem eksperimenti per “.Xmodmap”, kaj eble ankau per “.XCompose”.

Por faciligi la redaktadon de “.Xmodmap” vi povas instali la programon “xkeycaps”, kiu estas grafika programo por krei klavarfasonojn. Vi povas trovi ghin chi tie:

<http://www.jwz.org/xkeycaps/>

“xkeycaps” tamen skribas dosierojn kun alia nomo ol “.Xmodmap”. Post redaktado per “xkeycaps” vi povas mem renomi la rezultan dosieron laudezire.

Pliaj Esperantigoj

Oni povas kompreneble provi Esperantigi ankau la interfacon de la programoj. Por fari tion oni instalu la koncernajn lingvopaketojn Esperantajn, kaj poste oni elektu Esperanton kiel interfacan lingvon en la Sistemagordilo. Bedaurinde la kvalito de la Esperantaj tradukoj de Linuksaj programoj estas ankorau sufiche malalta. Kelkaj programoj ech plu uzas X-skribon, kio estas absolute nekomprenebla nuntempe. Tial mi mem plej ofte uzas Anglalingvan interfacon en Linukso.

Tekstoredaktiloj

Por redakti simplajn tekstojn oni povas uzi preskau chiun ajn el la tekstoredaktiloj de Gnome au KDE, ekz. "Gedit" au “Kate”. Oni konservu la dosierojn lau Unikodo (UTF-8). Se oni laboras per moderna konzolo, ankau funkcias ekz. la redaktilo “pico”. Por multaj uzantoj "Gedit" au “Kate” vershajne estas la plej bona elekto.

Ankau eblas Esperantumi en la potencega tekstoredaktilo “Emacs”, sed pri “Emacs” mi scias nenion.

Mi mem uzas precipe la redaktilon Vim. Jen klarigoj pri instalado kaj agordado de Unikoda Vim 7.

Dokumentoredaktilo

Mi preferas por tekstoredaktado la senkostan programegon “LibreOffice”, kiu estas tre bona. Jen kelkaj klarigoj pri funkciigado de la programo “LibreOffice” (kaj ankau “OpenOffice”).