PMEGGramatiko / A-vortoj /

5.1. Bazaj reguloj por A-vortoj

Vorton kun la finaĵo A oni nomas A-vorto. A-vortoj montras ecojn, kvalitojn, apartenojn, rilatojn k.s., kaj estas uzataj por priskribi. La A-finaĵo aldonas la ĝeneralan ideon “karakterizata de tio, kion esprimas la radiko”:

La signifo de A-vorto dependas kaj de la radiko, kaj de la kunteksto.

Ankaŭ posedaj pronomoj kaj vicordaj nombrovortoj estas A-vortoj. En ili la A-finaĵo havas specialan signifon.

Post A-finaĵo povas sekvi J-finaĵo por multe-nombro, kaj N-finaĵo por frazrolo. Oni ankaŭ povas meti ambaŭ, sed ĉiam J antaŭ N:

longaj longan longajn
ruĝaj ruĝan ruĝajn
miaj mian miajn
sesaj sesan sesajn

Legu ankaŭ pri A-vortaj frazpartoj.

Uzo de A-vortoj «

A-vortoj estas uzataj precipe por priskribi O-vortojn. Rekte priskribantaj A-vortoj staras plej ofte antaŭ la priskribata O-vorto, sed ili povas stari ankaŭ post ĝi. Eĉ povas esti A-vortoj samtempe antaŭ kaj post la sama O-vorto:

  • granda domo
  • domo granda
  • la tago longa
  • la longa tago
  • fama Franca verkisto
  • fama verkisto Franca

A-vorto, kiu staras post sia O-vorto, estas ofte emfazita.

A-vorto povas ankaŭ priskribi ion pere de verbo:

  • La domo estas granda. Granda priskribas la O-vorton domo pere de la verbo estas.

  • Tiuj ĉi verkistoj estas famaj. Famaj priskribas la O-vorton verkistoj pere de estas.

  • Mi farbis mian domon blanka. Blanka priskribas la O-vorton domon pere de la verbo farbis.

A-vortoj estas uzataj ankaŭ por priskribi pronomojn kaj aliajn O-vortecajn vortetojn, ordinare pere de verbo:

  • Mi estas feliĉa.
  • Tiu estas mia.
  • Tio estas bona.
  • Ili fariĝis koleraj.
  • Ambaŭ ŝajnis dormantaj.
  • Estu singarda(j)! = Vi estu singarda(j). Ĉe U-verboj oni tre ofte forlasas la subjekton, se ĝi estas la pronomo vi.
Dosierdato: 8 Marto 2008 (02:49:19 GMT)