PMEG 2023

12.3.5.2. El

Movo «

El montras movon for de interno al ekstero:

  • El la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo.FE.25 La vaporo iras for de la interno de la kaldrono.

  • Li eliris el la dormochambro kaj eniris en la manghochambron.FE.31

  • Mia patrino forpelis min el la domo.FE.21

  • Shi vidis unu sinjorinon, tre riche vestitan, kiu eliris el la arbaro.FE.19

  • Li venigis al si el Berlino multajn librojn.FE.39...de la interno de Berlino...

  • La lasta espero malaperis el la animo de la bela Sara.Rn.40

  • Vi eksighis el la movado.L2.304

  • Mi ghin bedauras el la tuta koro.H.37...bedauras plenkore, tute sincere. La bedauro venas kvazau el chiuj partoj de la koro.

  • El sub la kanapo la muso kuris.FE.26 El estas ofte uzata kune kun diversaj lokaj rolvortetoj por pli ekzakte montri la lokon, el kiu io movighas.

  • Mi petas vin, sinjorina moshto, – diris la juvelisto el malantau la tablo.M.187 La loko malantau la tablo estas rigardata kiel spaco kun interno. Oni ankau povus uzi de.

  • Iru en la domon de la malchastistino, kaj elkonduku el tie la virinon, kaj chiujn, kiuj estas che shi.Js.6

  • Tie interne estis mallume, almenau en la antaua chambro, – el interne estis audata muziko.FA2.134

Antaua stato «

El povas montri antauan staton, kiam temas pri shanghigho. Ofte temas pri figura uzo de la baza mova senco de el:

  • Unu el ili eksaltis el sia dormo kiel sovagha besto.FA3.15 Li subite vekighis.

  • Marta rapide kaj kvazau vekite el longa dormo kaptis la manon de la kudristino.M.103

  • Shi videble sentis la en chiu homo denature trovighantan deziron eltiri sin el mizero.M.119

  • El la knabo farighis junulo, kaj li devis forveturi en la malproksiman mondon.FA2.82 Li shanghighis de knaba stato en junulan staton.

  • Vi iam vidos, kio el tio [= pomkerno] farighos; el tio farighos io, pri kio vi certe ne pensas, tuta pomarbo, sed ne tuj.FA3.141

  • Vi faris el mi la plej malfelichan mizerulon en la mondo.Rt.104Pro via faro mi farighis la plej malfelicha mizerulo en la mondo.

Deveno «

El ofte montras devenon, originon au fonton:

  • El kie vi estas?FA2.37De kiu loko vi devenas? Kie estas via origina loko?

  • Kelkaj el la Esperantaj idiotismoj estas prenitaj ankau el la lingvoj slavaj (dum aliaj estas prenitaj el aliaj lingvoj).LR.149A

  • Tradukoj el chi tiu lingvo estus pli dezirataj kaj pli bone pagataj.M.127

  • Kiom mi povis vidi el via laboro, tiu via senduba talento restas [...] en stato rudimenta.M.135 La fonto de lia konstato estas shia laboro, kiun li vidis.

  • S-ro L. de Beaufront nur legis eltiron el tiu chi artikolo.LR.147

  • Tie la floroj kaj la folioj kantis la plej belajn melodiojn el lia infaneco.FA1.190

  • La infano alsidighis al lito kaj laute legis el la libro.FA3.25

Materialo «

El estas la normala rolvorteto por montri materialon. Tiu signifo estas varianto de devena el:

  • La reghino iris en banejon, kiu estis konstruita el marmoro.FA1.160

  • Chemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolajho, kvankam ili ne chiam estas faritaj el tolo.FE.35

  • Nenian trinkajhon el vinberoj li devas trinki.Nm.6

  • Fresha viando kostas multe, kaj por pretigi el ghi manghon oni devas ankau forbruligi multe da ligno.M.64

  • Al mi donu la plezuregon, ke mi faru el li kachon!Rt.70

  • El la diritaj vortoj ni povas ankorau fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finighoj kaj aliaj vortoj.FE.30

Distingo de individuoj au de parto «

Tre ofte el montras grupon au amason, kiam oni distingas au apartigas iujn individuojn de la grupo, au parton de la amaso. Tion oni povas rigardi kiel figuran uzadon de la baza elmova signifo. Oni kvazau elprenas membrojn au partojn por aparta konsidero:

  • El chiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna.FE.10 Ernesto apartenas al la grupo “chiuj miaj infanoj”. Inter ili li estas la plej juna.

  • El shiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj.FE.12

  • Por miaj kvar infanoj mi achetis dek du pomojn, kaj al chiu el la infanoj mi donis po tri pomoj.FE.14

  • El la tri leteroj unu estis adresita: al Lia Episkopa Moshto, Sinjoro N.; la dua: al Lia Grafa Moshto, Sinjoro P.; la tria: al Lia Moshto, Sinjoro D.FE.42

  • Multaj el niaj amikoj ne volas pacience atendi kaj labori.OV.59

  • Tio estis la plej bela horo el mia vivo!FA3.67 Au de mia vivo, en mia vivo.

  • Trinku el la vino, kiun mi envershis.SS.6Trinku iom de la vino...

  • Li nenion povis rememori el sia songho.FA2.133

Ankau inter povas montri apartenon al grupo. Iafoje oni renkontas tiusence la pezan esprimon el inter: Li estas unu el inter ili. Tute bone sufichas sola el: Li estas unu el ili.

Speciala varianto de tiu chi signifo estas konsisto:

  • Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo.FE.34

  • Unu minuto konsistas el sesdek sekundoj.FE.12

Kiam konsisti montras la esencan parton de io abstrakta, oni plej ofte ne uzas el, sed anstataue en: La dua distingigha eco de lingvo arta estas ghia perfekteco, kiu konsistas en matematika precizeco, fleksebleco kaj senlima richeco.FK.276

Kauzo «

Por kauzo oni uzas normale pro, sed kiam oni volas montri kauzon figure kiel devenon au fonton, oni povas uzi el:

  • Ni restas sen rimedoj kaj lacaj kaj devas el manko de fortoj chesigi la eliradon de nia organo.OV.125...pro manko de fortoj...

  • Clemency el surprizo pro tiu chi demando preskau renversis la pleton de teo.BV.83 El sonas pli bone ol pro chi tie, char pro aperas tuj poste.

  • Unu sinjoro [...] en la komenco estis forte kolera kontrau ghi el la kauzo, ke ghi “ne estas sufiche internacia”.LR.51A...kolera kontrau ghi pro tio, ke ghi... ...kolera kontrau ghi, char ghi...

Komparu kun simila uzo de de.

Vortfarado «

  • Eligi = “irigi el io”: Ghi estas dramo, miaj fratoj, kiu eligas larmojn el viaj okuloj.Rt.80 La alumeto eligis varman helan flamon. (= ...eligis el si...).

  • Elighi = “iri el io”: La ambau virinoj kaj la infano elighis el veturilo antau unu el la domoj che la strato Piwna.M.6 Mi ghis nun ne kuraghis demandi vin, [...] kiamaniere vi sukcesis elighi el la malricheco.M.156

El estas ankau uzata prefiksece.