PMEGVortfarado / Neoficialaj afiksoj / Neoficialaj sufiksoj /

39.1.23. OFON°

“Lingvano”. Tute superflua kaj evitenda sufikso iafoje uzata por fari vorton por lingvano aux lingvaneco: Esperanto *Esperantofono* = “Esperantisto, Esperantolingvano”, *Esperantofona* = “Esperantlingva”. Oni uzu kunmetajxojn kun lingvano, lingva, aux parolanto de... k.s. Por “parolanto de Esperanto” la gxusta vorto estas simple Esperantisto, kiu cxiam signifas precize “persono, kiu scias kaj uzas Esperanton”.

Dosierdato: 8 Marto 2008 (02:49:16 GMT)