PMEG 2023

38.4.3. Aliaj afiksecaj vortetoj

Krom rolvortetoj ankau multaj aliaj vortetoj estas uzataj prefiksece en diversaj manieroj. Chi tie aperos nur kelkaj gravaj ekzemploj de tia uzo.

Chi «

La loka vorteto chi estas tre ofte uzata prefiksece en frazetvortoj kun A-finajho au E-finajho. Normale oni uzas por klareco dividostrekon post chi:

  • en tiu chi jaro chi-jare

  • sur chi tiu flanko chi-flanke

  • post tio chi chi-poste

  • sub chi tio chi-sube

Rimarku, ke chi estas memstara vorto en tiu chi, chi tiu, tie chi, chi tie k.t.p. Ne uzu dividostrekon tie.

Legu pli detale pri kunmetajhoj kun chi.

Fi «

La ekkria vorteto fi estas ofte uzata prefiksece kun la signifo “malshatinda, abomena”. Prefikseca fi montras subjektivan indignon au moralan kondamnon kontrau tio, kio staras poste:

  • homo fihomo = nauza, malmorala, malshatinda homo

  • sherco fisherco = senhonta sherco

  • domo fidomo = domo, kie okazas abomenaj malshatindaj aferoj

  • gazeto figazeto = abomena gazeto

  • insekto fiinsekto = malshatinda au parazita insekto

  • herbo fiherbo = trudherbo, herbo kiu malhelpas la kulturadon de aliaj utilaj plantoj (oni uzas ankau herbacho, sed la herbo mem ne estas malbonkvalita, nur nedezirata)

  • karesi fikaresi = senhonte, malchaste kaj trude karesi

  • fama fifama = fama pro malshatindaj aferoj

Prefikseca fi kaj la sufikso ACH estas similaj. Fi estas pli subjektiva. Ghi esprimas indignon kaj malshaton. ACH estas pli objektiva. Ghi montras maltaugecon kaj malbonan kvaliton. En la frua tempo, antau ol ACH aperis en la lingvo, prefikseca fi estis uzata en ambau signifoj.

For «

La loka kaj mova vorteto for estas ofte uzata prefiksece che agaj vortoj: foriri, foriro, forkuri, forkurado, forfali, forjheti, forshiri, forpermesi, fortimigi, forargumenti, forbuchi, fordormi, foresti, foresto. Chiuj tiaj vortoj estas tute normalaj kombinoj. Ofte oni ankau povas uzi de en chi tiaj vortoj: forshiri ≈ deshiri, forpreni ≈ depreni, fortranchi ≈ detranchi. Sed for donas pli fortan signifon.

Kvazau «

Prefikseca kvazau montras, ke io ne havas sian veran signifon, sed signifon apudan, similan, proksimuman: kvazauedzo = “viro, kiu loghas kun virino kvazau edzo” (= konkubo), kvazauhomo = “homsimila pupo”, kvazaurimo = “rimo per similaj sonoj”. Komparu kun la neoficialaj sufiksoj OID kaj ESK.

Mem «

Prefikseca mem havas du malsamajn signifojn: 1. “sen helpo de alia”: memvole, memlerninto, memdisciplino, memstara, memkompreneble. 2. “al si mem, pri si mem, sin mem”: memestimo, memamo, memdefendo, memmortigo, memportreto, memofero. Se la signifo estas “sin mem”, oni povas ankau uzi sin prefiksece.

Ne «

Prefikseca ne montras foreston, mankon de io (ekz. de eco): neghentilaFE.16, nelongeFE.25, nefermitaFE.33, nematuraFE.36, nelertaFE.37, nekompreneblaFE.41, nelegebleFE.41, nekredeblaFE.41, nejudo = “homo, kiu ne estas judo”, ne-KopenhaganoFA1.128 = “persono, kiu ne loghas en Kopenhago”, nelibroj = “kategorio de varoj (en librovendejo k.s.), kiuj ne estas libroj (sed ekzemple diskoj)”. Komparu kun prefikseca sen. Legu ankau pri la diferenco inter prefikseca ne kaj la prefikso MAL.

Sin «

La pronomo si kun N-finajho estas ofte uzata prefiksece anstatau mem en la signifo “sin mem”: sinfido, sindefendo, singarda, sindona.

Sin kiel memstara vorto estas uzebla nur pri la tria persono, sed prefikseca sin estas uzata ankau pri la unua kaj dua personoj: Kontrau s-ro K. mi estos singarda.OV.550Mi gardos min kontrau s-ro K.

Sin-vortoj estas frazetvortoj, kiuj deiras de I-verba frazeto:

  • sin defendi [sin defendi]-(ago)-O sindefendo = “la ago defendi sin mem”

Tia sin-vorto povas havi chian finajhon krom verba finajho: sinfido, sinfida, sinfide. Se oni volas uzi verban finajhon, oni devas reiri al la origina frazeto, kie sin estas aparta vorto. Se sin ne rilatas al la tria persono, oni devas tiam shanghi al min, nin au vin lau la senco:

  • shia sindefendo Shi defendas sin.

  • ilia sindefendo Ili defendas sin.

  • mia sindefendo Mi defendas min.

  • nia sindefendo Ni defendas nin.

  • via sindefendo Vi defendas vin.

En tiaj chi vortoj oni konservas la N-finajhon de sin. Normale tamen N-finajhoj (same kiel J-finajhoj) forfalas ene de kunmetitaj vortoj.