Esperantaj literoj en TTT

Surogataj sistemoj

Se oni rezignas pri ghustaj Esperantaj supersignaj literoj, oni povas uzi iun el la multaj surogataj sistemoj, kiuj ekzistas por skribi Esperantan tekston. Jen la plej gravaj el tiuj sistemoj. Fakte ne multe gravas, kiun el ili oni elektas. Praktike oni povas legi ilin chiujn senprobleme. Plej popularaj, kaj plej rekomendindaj, estas la du unuaj: la Fundamenta H-sistemo, kiu estas plej bela kaj plej launorma (tute lau-Fundamenta!), kaj la X-sistemo, kiu estas tre konata kaj vaste uzata.

NomoLiterojEkzemplo
Veraj supersignojCHchGHghHHhhJHjhSHshUuEhhoshangho chiujhaude
Fundamenta H-sistemoChchGhghHhhhJhjhShshUuEhhoshangho chiujhaude
X-sistemoCxcxGxgxHxhxJxjxSxsxUxuxEhxosxangxo cxiujxauxde
X-sistemo kun WCxcxGxgxHxhxJxjxSxsxWwEhxosxangxo cxiujxawde
X-sistemo kun VxCxcxGxgxHxhxJxjxSxsxVxvxEhxosxangxo cxiujxavxde
Antau-chapela sistemo^C^c^G^g^H^h^J^j^S^s^U^uE^ho^san^go ^ciu^ja^ude
Post-chapela sistemoC^c^G^g^H^h^J^j^S^s^U^u^Eh^os^ang^o c^iuj^au^de
Antau-chapela sistemo kun tildo^C^c^G^g^H^h^J^j^S^s~U~uE^ho^san^go ^ciu^ja~ude
Post-chapela sistemo kun tildoC^c^G^g^H^h^J^j^S^s^U~u~Eh^os^ang^o c^iuj^au~de

Se vi pensas kelkajn sekundojn, vi certe povas mem krei ankorau unu sistemon. Sed ne malshparu vian tempon. Chio ajn, kion vi povas eltrovi, estas jam centfoje elpensita. Sciu ankau, ke surogata skribado estas chiam malpli kaj malpli bezonata. Ne indas do malshpari tempon por elpensi ian “perfektan” surogatan skribon.