Signokodoj

Por prezenti literojn kaj aliajn signojn en komputiloj, en retposhto, en TTT k.s., oni uzas diversajn kodsistemojn. Nuntempe Unikodo, precipe ties varianto UTF-8, farighis superrega, kaj se temas pri kreado de TTT-paghoj, apenau ekzistas kialoj por ne uzi Unikodon. Sed iafoje oni tamen bezonas scii ion pri aliaj signokodoj.

Ekzistas multaj aliaj signokodoj - precipe por Aziaj lingvoj kiel la Japana, la China kaj la Korea. Mi tamen ne havas rimedojn, nek sciojn, por pritrakti ilin chi tie.

Fontoj

Verkante tiujn chi paghojn mi vaste uzis la Komputadan Leksikonon de Sergio POKROVSKIJ

La informoj chi tie ankau shuldas multon al la Angla-lingva alfabetosupa TTT-pagho.

Mi senhonte cherpis el la bonegaj Anglalingvaj paghoj de Jukka KORPELA

Ankau Anglalingvaj informoj en-Retigitaj de Alan FLAVELL estis gravaj.

Kaj jen tre grava pagho: Kio estas Unikodo? Klarigoj en Esperanto che la TTT-ejo de la Unikoda Konsorcio.