Kiel fari TTT-paghojn

Enkonduka leciono

Tiu chi pagho estas enkonduka “gustuma” leciono. La kodo, kiun mi chi tie montros, ne estas tute kompleta, sed ghi funkcios en chiu ajn TTT-legilo. Poste vi lernos, kiel fari strikte korektajn paghojn.

Bezonataj programoj

Tekstoredaktilo

Unue vi bezonas tekstoredaktilon. Mi ne parolas pri speciala programo por TTT-paghoj, sed pri simpla redaktilo por t.n. plata teksto. Tia programo ekzistas en chiu ajn komputilo. Per la tekstoredaktilo vi skribos la kodon, konservos ghin surdiske, kaj poste rigardos la rezulton per TTT-legilo.

Noto: En Vindozo ekzistas ekzemple la redaktilo “Notepad”. Sed “Notepad” povas foje fari strangajn aferojn, kaj mi rekomendas serchi kaj instali pli bonan tekstoredaktilon. En chiu ajn Uniksa kaj Linuksa komputilo haveblas ekzemple “vi” au “vim”, kiuj estas tre bonaj, sed oni bezonas iom lerni por povi uzi ilin. Pli facila estas ekz. “Kate”. Estas multegaj alternativoj.

TTT-legilo

Due vi bezonas TTT-legilon (retumilon). Ankau tiaj programoj ekzistas nuntempe en praktike chiu komputilo. TTT-legilo interpretas la kodon de TTT-pagho, kaj ghin prezentas iel al la leganto. Diversaj legiloj prezentas en diversaj manieroj. Tio estas bona afero, char diversaj legantoj havas diversajn gustojn, preferojn kaj bezonojn.

Noto: En Vindozo estas ekzemple la programo “Internet Explorer”. En multaj diversaj komputiloj ekzistas ia versio de la TTT-legilo Fajrovulpo. Precipe en Uniksaj kaj Linuksaj komputiloj ekzistas la bonega simpla TTT-legilo “Lynx”. Kaj nuntempe haveblas por praktike chiu ajn komputilo la nova bonega TTT-legilo Fajrovulpo. Plia alternativo estas la legilo “Operao”. En Makintoshaj komputiloj haveblas la legilo "Safari". Oni povus nomi ankorau multajn.

Praktika provo

Jen ekzemplo de tre simpla XHTML-kodo:

<html>

  <head>

    <title>Mia unua TTT-pagho</title>

  </head>

  <body>

    <h1>Jen la cheftitolo.</h1>

    <p>Jen iom da teksto.</p>

    <p>Jen dua alineo kun teksto.</p>

  </body>

</html>

Kopiu tiun kodon en vian tekstoredaktilon, konservu ghin surdiske kun ia konvena nomo, ekzemple “testo1.html” (prefere kun “.html”-sufikso). Poste uzu TTT-legilon por legi ghin.

Vi vidos, ke la TTT-legilo prezentas tion, kio trovighas inter la kodajhoj <h1> kaj </h1> en unu maniero, kaj tion, kio trovighas inter <p> kaj </p> en tute alia maniero.

Elementoj

Chiu elemento de TTT-pagho konsistas el komenca marko, enhavo kaj fina marko. Ekz.:

<p>Teksto</p>

<p> estas la komenca marko. La vorto Teksto estas la enhavo. Kaj </p> estas la fina marko. La tuto estas elemento, nome p-elemento (p signifas “alineo”, lau la Angla “paragraph”).

Noto: Rimarku la karakterizajn signojn <, > kaj /. Komencaj markoj chiam aspektas baze jene: <elementonomo>. Kaj finaj markoj chiam jene: </elementonomo>. La signo / signalas la finon de elemento.

TTT-pagho havas du chefajn partojn: head kaj body (kapo kaj korpo). En la head-elemento estas kelkaj gheneralaj informoj pri la pagho, kaj en la body-elemento estas la aferoj, kiujn la legantoj efektive legos.

La head-elemento devas enhavi title-elementon, kiu montras la dokumentotitolon. La body-elemento povas enhavi ekzemple h1-elementon (cheftitolon de la pagho) kaj p-elementojn (tekstoalineojn).

La tuton oni metas en la grandan chefelementon html.

Noto: En la ekzempla pagho mi metis diversan blankan spacon en la kodon: malplenajn liniojn, enshovon k.s. Tiu spaco cheestas tamen nur por fari la kodon pli facile legebla por vi. Por la TTT-legilo ghi ne gravas. La kodo povus same bone esti skribita ekzemple jene: <html><head><title>Mia unua TTT-pagho</title></head><body><h1>Jen la cheftitolo.</h1><p>Jen iom da teksto.</p><p>Jen dua alineo kun teksto.</p></body></html>.

Noto: Rimarku, ke oni devas atenti pri la uskleco de la elementonomoj: nepre <p>, ne <P>, nepre <body>, ne <BODY> nek <Body>. En antauaj versioj de HTML oni povis uzi majusklojn kaj minusklojn lauplache, sed ne plu en XHTML. Efektive en XHTML 1.0 chiuj elementonomoj havas tutminusklan formon.

Resumo

Vi jam vidis la chefan strukturprincipon de TTT-pagho. Oni uzas elementojn, kiuj havas enhavon. Tiu enhavo povas esti teksto kaj ankau aliaj elementoj: elementoj ene de elementoj ene de elementoj...

En la postaj lecionoj vi lernos iom pri kelkaj necesaj formalajhoj, kaj vi lernos pli da elementoj. Sed la bazan ideon de XHTML-kodo vi espereble jam komprenis.

Serviloj

Oni povas krei XHTML-paghojn en sia propra komputilo, konservante ilin sur la propra disko, kaj simple legi ilin rekte de tie per sia TTT-legilo. Sed normale oni celas publike aperigi siajn TTT-paghojn en la TTT (la Tut-Tera-Teksajho). Tiam necesas meti la paghojn en publikan TTT-servilon.

Se oni havas fiksan ligon al la Interreto, oni principe povas instali TTT-servilon en sia propra komputilo, kaj igi ghin publike alirebla per la Interreto. Tio tamen estas ne tute facila afero. Plej multaj homoj anstataue akiras spacon en alia komputilo kun servilo. Normale oni pagas por tia servo, sed ankau ekzistas ebloj akiri tian servilan spacon senkoste.

FTP

Akirinte tian spacon sur servilo, oni devas alshuti siajn paghojn al tiu servilo. Tion oni faras per t.n. FTP-programo. (“FTP” signifas “File Transfer Protocol” = “dosiertransiga protokolo”.)

Eble vi jam havas FTP-programon en via komputilo. Alie vi devas ie trovi tian programon, kaj instali ghin. Ekzistas multaj diversaj FTP-programoj, kaj ili funkcias en diversaj manieroj. Tial mi ne povas chi tie klarigi detale, kiel vi uzu vian FTP-programon. Ghenerale oni devas en la programo enskribi ie la FTP-adreson de la servilo, aldoni sian uzonomon kaj plej ofte ankau pasvorton. Poste oni povas alshuti (kopii) dosierojn de la propra komputilo, al la servilo. Oni ankau povas kopii en la alia direkto, kaj ghenerale administri la dosierojn sur la servilo (renomi, forvishi, krei dosierujojn k.t.p.).

Detalojn pri FTP-adreso, uzonomo, pasvorto kaj aliaj gravaj sciajhoj kaj reguloj, oni devas peti de tiu, kiu administras la servilon.

Al la sekva leciono