Listo de chiuj kantotradukoj

Formon de ker’

Origina titolo: Shape of my Heart

Muziko: Sting kaj Dominic Miller

Origina teksto: Sting

Esperanta traduko: Bertilo Wennergren

Kartaron li uzas por medito
Sen ies sci’ au nura suspekt’
Ne ludas li por la mona profit’
Nek por ajna respekt’

Kartaron uzas por auguro
Geometri’ de sankta shanc’
Kashita legh’ de probabla rezulto
Hazarda nombrodanc’

Mi scias, ke pik’ estas glav’ de soldato
Mi scias, ke tref’ ’stas il’ de milit’
Ke la karoo, jen mono por l’ afer’
Sed kor’ havu formon de ker’

Chu che li la fant’ karoa?
Chu de li la dam’ de pik’?
Sekreta regh’ kashita en man’
Forgesiga artifik’

Mi scias, ke pik’ estas glav’ de soldato
Mi scias, ke tref’ ’stas il’ de milit’
Ke la karoo, jen mono por l’ afer’
Sed kor’ havu formon de ker’
Kor’ havu form... formon de ker’

Kaj se mi dirus “Mi vin amas!”
Vi retirighus en terur’
Ne havas mi tro multajn vizaghojn
La mask’ ’stas unu nur

Sensciaj parolantoj
Ekspertos pri la pun’
Kaj kelkaj plendas ech pro tro da bonshanco
Perdita oportun’

Mi scias, ke pik’ estas glav’ de soldato
Mi scias, ke tref’ ’stas il’ de milit’
Ke la karoo, jen mono por l’ afer’
Sed kor’ havu formon de ker’
Kor’ havu formon de ker’
Kor’ havu form... formon de ker’