Listo de chiuj kantotradukoj

Sente senhelpa

Origina titolo: Helplessly Hoping

Muziko kaj origina teksto: Stephen Stills

Esperanta traduko: Bertilo Wennergren

Sente senhelpa servanto persistas che shi
Esperas pri vort’
Preskau perceptas promeson ghentilan nun li
Alkuras al la sojl’
Kie li stumblas pro sono de ghis’

Mute modesta li marshas matene mirante
Pri l’ vako de la en’
Vane vigile lin vundas la vent’, kaj audighas
Chu son’ de adiauo?
Au eble salut’

Jen la solulo
Jen la duo nura
Jen la tri kunaj
Jen la kvar por chiam

Pauzu perfekte por pene percepti la veron
Kostegas la konfuz’
Vunde vigligas virina verdikto malvasta
La vojon perdis muz’
Sufoke en salut’

Jen la solulo
Jen la duo nura
Jen la tri kunaj
Jen la kvar por chiam