Persone

Kaj tiel plu

muziko & teksto: Bertilo

Antau momento restis iom da esper’
Ke chio, kio estis, estis ver’
Simpla fragmento, eta peco, nura er’
De chiuj viaj vortoj pri tener’

Nun plu nenio, vere, tute nenio

Longan atendon tra la vintro kaj autun’
Mi jam eltenis malgrau la malkun’
Kiam audighis la verdikto kaj la pun’
finfine sur la sojlo de fortun’

Nun plu nenio, vere, tute nenio

Auguristo diru, montru chion jam
Estonteco malkashighu, chu chagreno, chu malam’
Pacienco elcherpighis, regas nun enu’
De la tero ghis la sun’ kaj tiel plu
De la tero ghis la sun’ kaj tiel plu

La pasinteco, kia honta fi-sharad’!
Chu iam lernos mi de l’ misagad’?
Chiam novaj maskoj en la vivomaskerad’
Mi staras antau nekonata pad’

Kaj - scias nenion, vere, tute nenion

Auguristo diru, montru chion jam
Estonteco malkashighu, chu chagreno, chu malam’
Pacienco elcherpighis, regas nun enu’
De la tero ghis la sun’ kaj tiel plu
De la tero ghis la sun’ kaj tiel plu

Nun plu nenio, vere, tute nenio

Auguristo diru, montru chion jam
Estonteco malkashighu, chu chagreno, chu malam’
Pacienco elcherpighis, regas nun enu’
De la tero ghis la sun’ kaj tiel plu
De la tero ghis la sun’ kaj tiel plu