PMEG 2023

14.3.5. Almenau

Almenau = “ne malpli ol (eble pli), ne malpli ofte ol, ne malpli multe ol, ne malpli longe ol”, k.t.p.:

  • Lingvo arta estas almenau 50 fojojn pli facila, ol natura.FK.276...ne malpli ol 50 fojojn (eble ech pli ol 50 fojojn)...

  • La malgranda Janjo [...] bezonis nepre almenau unu fojon en tago varman manghon.M.64...ne malpli ofte ol unu fojon en tago...

  • Mi tamen tre forte dezirus vidi la reghidinon, almenau por unu malgranda momento!FA1.9

  • Mi devas chiujn [leterojn] tralegi kaj multajn ech respondi almenau per kelkaj vortoj.L1.291

  • Ib denove ekflamigis alumeton kaj trovis peceton da kandelo, kiun li ekbruligis; per tio la mizera chambreto almenau iom prilumighis.FA3.94

Oni povas ankau uzi minimume: Ghi estas minimume tri metrojn longa. Se oni montras supran limon per maksimume (“ne pli ol”), tiam oni uzu prefere minimume: La manifestacion partoprenis minimume 2000 kaj maksimume 3000 personoj.

Noto: Minimumealmenau, sed oni tamen neniam uzas *malalmenau* por maksimume.

Ofte almenau signifas “en chia okazo, spite al plej malfavoraj cirkonstancoj”:

  • Ghis nun, se shi ofte ploris en la tago, en la nokto shi almenau dormadis trankvile.M.176

  • Tiam oni devas almenau per io kovri, ekzemple per tapisheto.Rz.81

  • Se ili ne pentos siajn malbelajn agojn, ili almenau chesigos sian konstantan insultadon kaj kalumniadon.OV.471

  • Tio chi estas stranga, sed almenau oni ne devas tion chi lasi rimarki!FA1.109

Almenau estas uzebla en deziraj se-frazoj por igi la deziran signifon pli klara: Ha, se almenau la malgranda knabino sidus chi tie en la shipeto, tiam mi ne malghojus, se ech estus duoble pli mallume!FA1.155

Almenau ofte rilatas rekte al certa frazparto montrante, ke almenau ghi validas, se ne pli. En tia uzo almenau devas stari tuj antau la frazparto, al kiu ghi rilatas:

  • Mi almenau tion chi scias, neniu scias tion chi pli bone!BV.83

  • Almenau ili aprobas la bazajn principojn. Eble ankau aliaj aprobas.

  • Ili aprobas almenau la bazajn principojn. Eble ankau aliajn aferojn ili aprobas.