PMEG 2023

14.3.3. Tabelvortoj je OM

kiom kiel multe, kianombre, kiakvante
tiom tiel multe, tianombre, tiakvante
iom ne tre multe sed ankau ne malmulte
chiom la tuta kvanto
neniom nenianombre, neniakvante, neniamezure

La OM-vortoj estas uzataj kaj E-vortece, kaj O-vortece. En O-vorteca uzo OM-vorto ofte estas priskribata de da-esprimo.

Kiom «

  • Kiom mi shuldas al vi, sinjoro doktoro?FK.103Kian kvanton mi shuldas al vi...? Demanda kiom.

  • Kiom vi volas, chu du au tri?Kiel multajn vi volas...

  • Mi volus scii, kiom de la shtofo ili jam pretigis!FA1.108...kiel multe de la shtofo..., ...kian kvanton de la shtofo... Kiom en demanda subfrazo.

  • Shi pripensis, kiom kostos al shi la nokta restado.FA4.115...kiel multe kostos..., ...kian kvanton kostos...

  • Chu vi ne scias, Schufterle, kiom estis da mortigitoj?Rt.64...kiel multe/kia nombro/kia kvanto da mortigitoj estis?

  • Kiom da homoj estas chi tie! Ekkria kiom.

  • Chiuj donas al mi prunte, kiom mi volas.Rz.93 Rilata kiom.

Tiom «

  • Sendi 100 ekzemplerojn mi ne povis, char mi nun tiom ne havas.OV.518 Tiom montras la antaue diritan nombron.

  • Malfermu la keston kaj prenu tiom da mono, kiom vi volas.FA1.6 Tiom almontras la postan kiom-frazon.

  • Ekzistis nenio krom [...] du chemizetoj kaj malnovaj infanaj vestetoj, por kiuj neniu donos ech tiom, kiom oni devas pagi por fasko da ligno.M.197 Tiom almontras la postan kiom-frazon.

  • Li havis tiun chi matenon kun la preparado al la forveturo tiom da laboro, ke li jam tuj post la levigho de l’ suno sin levis kaj eliris.BV.22 Tiom almontras la postan ke-frazon, kiu esprimas la kvanton nerekte per ghiaj sekvoj.

  • Pri tiom da felicho mi ech ne songhis, kiam mi estis ankorau la malbela anasido!FA2.42 Tiom almontras la felichoplenan situacion.

Iafoje kiam cheestas rilata kiom-subfrazo, tiom povas esti forlasata.

Iom «

Teorie iom devus signifi “ia nedifinita kvanto”, sed en la praktiko ghi preskau chiam montras malgrandan kvanton. La signifo estas efektive ech pli speciala, nome: “ne tre multe, sed tamen sufiche multe por esti konsiderata, por esti signifa”. Iom estas uzata ne nur pri kvanto au nombro, sed ankau pri grado, chiam kun sia speciala nuanco:

  • La juna vidvino [...] achetis iom da butero.M.64...kvanton da butero ne tre grandan sed tamen konsiderindan.

  • Mi pensas, ke mi ghin ankorau iom memoras.BV.53...ne tre multe memoras, sed ankorau ja memoras.

  • Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron.FE.34

  • Shajnas al mi, ke tiu chi chambro estas iom malseka?Rz.33...ne tre malseka, sed sufiche malseka por ke tio estu rimarkita? Grada iom.

  • Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ghi estis jam nur varma, post du horoj ghi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ghi estis jam tute malvarma.FE.38 Grada iom.

  • Tie supre estingighis la rughaj koloroj, dum la suno iom post iom malaperis.FA2.90 La esprimo iom post iom montras, ke io okazas per multaj malgrandaj apenau distingeblaj shanghighetoj.

Ne konfuzu iom kun malmulte:

  • Li faris iom da eraroj. Estis ne tre multe da eraroj, sed tamen sufiche por ke oni mallaudu lin.

  • Li faris malmulte da eraroj. La eraroj estis tiel malmultaj, ke oni devas laudi lin.

Trian subtilan nuancon havas kelke = “ne tre multe”. Dum iom esprimas, ke nedifinita kvanto, kvankam malgranda, tamen estas konsiderinda, kelke montras, ke nedifinita kvanto, kvankam ne nula, tamen ne estas tre granda:

  • Sur la shoseo estis iom da autoj. La autoj estis malmultaj, sed ne neglekteble malmultaj.

  • Sur la shoseo estis kelke da autoj. La autoj estis pli ol unu, sed ne tre multaj. Nuntempe oni pli ofte diras kelkaj autoj. Legu pri la distingo inter kelke/multe kaj kelkaj/multaj.

Chiom «

Chiom povas praktike esti uzata nur O-vortece kun la signifo “la tuta kvanto”:

  • – Kiom da benzino vi volas? – Mi volas chiom, kiom vi havas....Mi volas la tutan kvanton da benzino, kiun vi havas.

La signifo de chiom ofte praktike farighas tre simila al la signifo de chio, kiun oni uzas multe pli ofte.

Neniom «

  • El la viando, kiun vi oferbuchos vespere en la unua tago, neniom restu ghis la mateno.Re.16...nenia kvanto restu ghis la mateno.

  • Neniom da oro, sed bona gloro.PE.649

  • Sur la mezo de la strato estas multe da radoj kaj da chevalaj hufoj, sed da homoj piedirantaj estas malpli, preskau neniom.M.210

Neniom estas uzata ankau pri mezuro, kio proksimighas al grado:

  • Mi simpligis ghis nekredebleco la gramatikon [...] neniom deprenante per tio chi de la lingvo la klarecon, precizecon kaj flekseblecon.FK.232

  • Tamen tio chi neniom malhelpas.H.165

  • Iliaj mensoj neniom diferencos de niaj.OV.348

Aldona multe «

Ofte kiom kaj tiom estas uzataj kune kun multe (au multaj). Multe estas forlasebla, sed ghi iom emfazas la signifon. Oni povas ankau uzi kiel multe, tiel multe, sed tiam ne estas emfazo:

  • Mi scias, kiom multe da malghojo faras al Vi kelkaj intrigantoj.L2.60 Oni povus forigi multe, sed tiam malaperus iom da emfazo.

  • Ne chiuj esperantistoj scias, kiom multe nia afero shuldas al nia kara foririnto.L2.342

  • Oni tie legas tiom multe pri bonfarado kaj tiom multe da senkulpaj versoj.FA3.40

  • Tutan tagon dauras chi tie la restado, tiom multe da tempo la multeokupita generacio dedichas al la grandaj Anglujo kaj Skotujo.FA3.55

  • Mi havas tiom multe, ke mi ne bezonas shpari!FA3.98

  • Se oni konsideros, [...] kiom multaj centoj da miloj da elmigrantoj chiujare iras Amerikon, [...] kiom multe da germanoj vivas en Ameriko, tiam oni facile komprenos, ke la poshta komunikigho estas grandega [...].FK.205

  • En la tuta mondo neniu scias tiom multe da historioj, kiel la dio de dormo.FA2.2

Aldona same «

Oni iafoje aldonas same post tiom por montri, ke la kvanto estas sama kiel alia kvanto:

  • Li penis per aparta alfabeto lau 33 diversaj lingvoj en tiom same da shlosiloj solvi la problemon por la mondo lingvista skribadi tiel, kiel oni parolas.FK.248 Tiom same = 33.

  • Kial mia frato, se mi lin havus, povus doni lecionojn de pentrado, havante tiom same da talento kaj kapablo kiel mi, kaj mi ne povas?M.36

  • Ghi estis respektinda, tre klera maljuna strigo, ghi sciis pli ol la gardisto kaj preskau tiom same kiel mi.FA3.135

OM-vortoj kun pli «

Tre ofte OM-vorto priskribas la vorteton pli precizigante ties signifon:

  • Ho, kiom pli bona estas via amo, ol vino!AK.4

  • La muziko plachis al ni tiom pli, ke Alfred ghin sendis.BV.14

  • Ju pli da laborantoj estos, tiom pli rapide estos finita la granda konstruo.FK.297 Chi tie tiom kunlaboras kun ju. Tiam oni normale ne uzas tiom, sed des.

Limiga kiom kaj tiom «

Ofte kiom, kaj iafoje tiom, uzighas por montri, ke io validas nur inter certaj limoj:

  • Kiom mi vidas, vi havas nur unu filon.Rt.51Lau tio, kion mi vidas, vi havas... Eble vi havas pli da filoj, sed mi ne povas vidi pli.

  • La kompatinda stana soldato tenis sin, kiom li povis, tute rekte.FA1.156...tenis sin laupove tute rekte. Liaj povoj teni sin rekte ne estis senlimaj.

  • La kuracado devas antau chio turni atenton al la kauza momento, per konforma reguligo de la komunaj kondichoj de la vivo, kiom tion chi permesas la profesio de la paciento.FK.221 La profesio povas limigi la eblojn de reguligo.

  • Ili venis en vastan koridoron sub la planko, kiu estis nur tiom alta, ke ili povis veturi tra ghi en la fingringo, ne pushighante per la kapo al la plafono.FA2.7 La alteco estis limigita.

  • Mi kiom eble evitas tiun vorton.L2.331Mi laueble evitas... Mi tiom, kiom tio estas ebla, evitas... Ne konfuzu la limigan kiom eble kun la maksimumiga kiel eble plej.

  • Estu tiom felicha, kiom vi estos kompatema!Rt.137 La felicho dependas de la kompatemo.

Kiom kaj tiom pri emfaza grado «

Chi-antaue estis diversaj ekzemploj de OM-vortoj por mezuro, kio estas tre simila al grado. Normale por montri gradojn oni uzas kiel kaj tiel. Grado estas unu el la bazaj signifoj de kiel kaj tiel. Sed por forta emfazo, oni povas anstataue uzi kiom kaj tiom:

  • La propagando de Esperanto, kiom ajn grandaj estas ghiaj lastaj progresoj, estas apenau komencata.L1.323

  • Se tamen, kontrau chia atendo, la kongreso estos tiom blindigita, ke ghi ekdeziros ian alian lingvon, tiam [...] la vivo mem zorgos pri tio, ke la decido de la kongreso restu sole malviva litero.FK.286

  • La Esperantistoj tute ne pretendas, ke ilia lingvo prezentas ion tiom perfektan, ke nenio pli alta jam povus ekzisti.FK.293

Estas rekomendinde utiligi tiun chi eblon tre shpare, por ke la emfaza efekto de tiom kaj kiom ne eluzighu, kaj por ke la distingo inter kvantaj kaj gradaj vortoj ne farighu malklara. En ekz. la jena frazo Zamenhof uzis tiel kvankam temas pri fortega emfazo: La lumo, kiu fluis el tie, estis tiel blindiga, tiel trapenetra, ke la animo eksaltis malantauen kiel de eltirita glavo.FA3.35

Legu ankau pri tiom-kiom-ismo (misuzo de tiom kaj kiom por grado, kiam tute ne temas pri emfazo).

Vortfarado «

  • Iomete, iometo = “nur malmulte, tre malgranda kvanto”: Shi trinkis iomete da vino. / Mi parolas iomete la anglan kaj la francan lingvojn. / Ilia ellernado por homo iomete klera estas afero eksterordinare facila.FK.234 Chu via iometo da kuragho jam elvaporighis?Rt.24

  • Iom-post-ioma = “okazanta iom post iom”: Mi lasas al aliaj personoj kaj aliaj tempoj la iom-post-ioman plenan klarigadon de la homaranismo.OV.329

  • Poiome, poioma = “okazante/okazanta po iom (= iom post iom)”: La trajno bremsis la rapidan iron kaj poiome haltis. / Se vi volas poioman enkondukon en la vivon de Jesuo, tralegu la Evangelion de Marko.

  • Kioma = “sur kiu loko en vicordo”: Kioma horo estas, gardisto?FA1.127 De la kioma etagho vi estas?M.11 Li demandas min, [...] en la kioman klason mi volas lin enirigi.Gm.59 Kioma estas ofte uzata en demandoj pri horo.

  • Tioma, ioma, chioma, nenioma = “ampleksanta tiom/iom/chiom/neniom”: Tioma kvanto estis troa. Post tioma laboro, ili estis tre lacaj. (= Post tiom da laboro...) Ili havis ioman sukceson. (= ...iom da sukceso.) Ilia sukceso estis chioma/nenioma. (= ...estis totala/nula.) Tioma ankau povas signifi “sur tiu loko en vicordo” (simile al kioma): Estas nun tioma horo, ke vi devus enlitighi. Sed tia uzo de tioma estas malpli ofta.

Rimarku, ke kioma havas vicordan signifon same kiel nombraj vortetoj kun A-finajho, dum la aliaj OM-vortoj (normale) ne havas tian vicordan signifon. Teorie oni povas uzi ankau kioma en ne-vicorda senco, sed tiam oni riskas miskomprenon.