PMEG 2023

28.1. Participoj kiel A-vortoj

Participo kun A-finajho prezentas agon au staton kiel priskribon. Oni uzas diversajn formojn depende de tio, chu en la priparolata tempo la afero ankorau ne finighis, jam finighis, au ankorau ne komencighis.

Aktivaj participoj «

Aktiva participo prezentas agon au staton kiel priskribon de ghia subjekto:

ANT dum la ago
– la ago ankorau ne finighis
leganta = kiu ankorau legas
INT post la ago
– la ago jam finighis
leginta = kiu antaue legis
ONT antau la ago
– la ago ankorau ne komencighis
legonta = kiu poste legos
  • Viro, kiu ankorau legas, estas leganta viro.

  • Viro, kiu antaue legis, estas leginta viro.

  • Viro, kiu poste legos, estas legonta viro.

Pasivaj participoj «

Pasiva participo prezentas agon au staton kiel priskribon de ghia objekto.

AT dum la ago
– la ago ankorau ne finighis
legata = kiun oni ankorau legas
IT post la ago
– la ago jam finighis
legita = kiun oni jam legis
OT antau la ago
– la ago ankorau ne komencighis
legota = kiun oni poste legos
  • Libro, kiun oni ankorau legas, estas legata libro.

  • Libro, kiun oni antaue legis, estas legita libro.

  • Libro, kiun oni poste legos, estas legota libro.

Pasivaj participoj estas eblaj nur che agoj, kiuj povas havi objekton. Oni ne povas diri ekz. *okazata*, char okazi neniam povas havi objekton. Chiuj verboj kun IGH-sufikso estas senobjektaj. Tial *...ighata*, *...ighita* kaj *...ighota* neniam estas eblaj.

Tamen en kelkaj okazoj oni uzas pasivan participon de normale senobjekta verbo. Oni diras ekz. Loghata, loghita kaj loghota, kvankam oni normale ne loghas ion, sed en io, che io au simile: Urbon loghatan ili ne trovis.Ps.107Urbon, en kiu iu loghas, ili ne trovis. Tiu okazo estas tamen nur shajne erara, char loghi fakte povas esti objekta. Normale oni ne diras mi loghas tiun domon, sed tio ne estas eraro. Alia tia verbo estas iri. Plej ofte oni diras, ke iu iras ekz. sur strato au lau vojo, sed oni povas ankau uzi objekton: Li piede ekiris la vojon.FA3.59 Oni do ankau povas diri ekz. irota vojo = “vojo, kiun oni intencas iri”. Simile oni uzas che tiaj verboj ofte la sufiksojn EBL, IND kaj END.

La aferon komplikas tio, ke N-finajho povas montri ankau aliajn aferojn ol objekto. Se ne temas pri vera objekto oni ne povas uzi pasivan participon.

La vokaloj de la participoj «

La vokaloj en la participoj estas la samaj kiel la vokaloj en la verbaj finajhoj AS, IS kaj OS. Ankau la signifoj estas tre similaj, sed ne tute samaj.

ANT, AT kaj AS chiuj signifas, ke la ago komencighis, sed ne finighis. AS montras chefe nuntempecon de la ago, dum ANT kaj AT montras daurecon au ripetadon de la ago:

  • Li skribas. La skribado okazas nun au kutime.

  • Tiam li estis skribanta en sia chambro. La skribado estis daura en tiu pasinta tempo.

  • La letero estis skribata en la pauzo. La skribado estis daura en la pauzo.

  • Janjo havis en tiu nokto dormon maltrankvilan kaj interrompatan.M.176 Okazis ripete interrompoj de la dormo.

INT, IT kaj IS chiuj signifas, ke la ago finighis. IS montras, ke la ago okazis antau la nuno. INT kaj IT montras, ke la ago plenumighis, eventuale antau alia ago:

  • Li skribis. La skribado okazis pli frue ol nun.

  • Kiam li estis skribinta la leteron, li foriris. Post kiam la skribado finighis, li foriris.

  • Li sendis la skribitan leteron al sia amiko. La skribado de la letero okazis pli frue ol la sendo.

  • La letero estis skribita en la pauzo. La skribado ne okazis antau la pauzo, sed iam en la pauzo la skribado atingis sian finon. La letero do pretighis en la pauzo.

ONT, OT kaj OS chiuj signifas, ke la ago ankorau ne komencighis. OS montras tempon post la nuno. ONT kaj OT montras staton antau la komenco de la ago, ofte kun nuanco, ke oni intencas fari la agon, ke oni planas ghin, au ke ghi baldau okazos:

  • Li skribos. La skribado iam poste okazos.

  • Li estis skribonta la leteron, sed devis subite foriri. La skribado estis intencita, sed tamen ne okazis.

  • Sur la tablo kushis aro de legotaj leteroj. La leteroj atendis la legadon. Iu devus ilin legi, sed ankorau ne faris tion.

Aliaj participoj «

Iuj eksperimentas kun participoj respondaj al la US-finajho, *UNT* kaj *UT*: *skribunta viro* = “viro, kiu skribus”, *skributa letero* = “letero, kiun oni skribus”. Sed tiuj participoj ne estas parto de la oficiala Esperanto. Se oni uzas ilin, oni ofte ne sukcesas komprenighi. Nur en sherca uzo ili povas esti tolerataj.

La sufikso END similas al pasiva participo responda al la U-finajho: skribenda letero = “letero, kiun oni skribu”. Ankau la sufiksoj EBL kaj IND similas al pasivaj participoj.