PMEG 2023

12.2.2. N por objekto

Objekto montras tion, kio estas rekte trafata de ago.

En multaj situacioj iu au io agas rilate al iu au io alia. Iel oni devas montri, kiu agas, kaj kiu estas trafata de la ago. Se oni parolas ekz. pri hundo kaj kato, kaj uzas la verbon mordas, tiam estas tre grave scii, kiu faras la mordon, kaj kiu suferas la mordon. En Esperanto oni faras distingon inter la aganto (kiu havas nenian rolmontrilon) kaj la objekto (kiu havas N-finajhon). La vortordo ne shanghas la bazan signifon:

  • Kato mordas hundon.

  • Kato hundon mordas.

  • Mordas kato hundon.

  • Mordas hundon kato.

  • Hundon kato mordas.

  • Hundon mordas kato.

Pro la N-finajho, chiu el la ses samsignifaj variantoj estas klare komprenebla. La unua varianto kun la ordo “subjekto - chefverbo - objekto” estas la plej ofta vortordo en Esperanto, sed chiuj variantoj estas tute eblaj. Ili donas diversajn nuancojn kaj diversajn emfazojn.

  • Mi amas vin.

  • Mi vin amas.

  • Vin mi amas.

  • Vin amas mi.

  • Amas mi vin.

  • Amas vin mi.

Chiuj ses variantoj havas la saman bazan signifon: La agon amas faras “mi”, kaj la amo iras al “vi”.

Signifo «

La preciza senco de la rolo objekto tre dependas de la verbo. Jen kelkaj ekzemploj:

Tipaj objektoj «

Plej tipa objekto estas io, kio neniel kauzas la agon de la chefverbo, nek mem agas iel, sed kio estas iel rekte “trafata” au “tushata” (en konkreta au abstrakta senco) de ago, kiun faras au kauzas la subjekto. La ago do iras de la subjekto, la aktiva aganto al la objekto (pasiva ricevanto de la ago):

  • Mi batas Aleksandron.FE.9 Aleksandro estas konkrete, korpe trafata de la batoj.

  • Infano, ne tushu la spegulon!FE.20 La spegulo estus konkrete tushata.

  • Mi amas la patron.FE.8 La amo “trafas” la patron en abstrakta senco.

  • Li amas min, sed mi lin ne amas.FE.18 La N-finajho montras la celon de la amo.

  • La patro donis al mi dolchan pomon.FE.10 La pomo estis “trafita” de movo. Ghi estis movita de li al mi.

  • La patro ne legas libron, sed li skribas leteron.FE.9

  • Jen estas la pomo, kiun mi trovis.FE.6

Malpli tipaj objektoj «

Ofte objekto ne estas vere trafata de ago. Che multaj verboj la objekta rolo estas alia. Ghi povas esti ekz. posedajho (havi, posedi, teni, acheti...), perceptajho (vidi, audi, flari, gustumi, senti, legi, rigardi, auskulti, atendi, atenti, serchi, trovi...) au kreajho (fari, krei, produkti, ripari, difini...):

  • En la tago ni vidas la helan sunon.FE.10 Efektive la lumo venas de la suno al niaj okuloj. La suno do iel kauzas la vidadon. Tamen la suno aperas gramatike kiel objekto, char tiel funkcias la verbo vidi.

  • Unu vidvino havis du filinojn.FE.11 La filinoj apartenis al la vidvino. Ili trovighis che shi.

  • De la patro mi ricevis libron.FE.9 La libro movighis al la subjekto.

  • En rapideco ili preterpasis shin je kelke da pashoj.M.202 Shi estas kvazau loko, preter kiu okazis movigho.

  • Dio kreis la homon el la tero.FA3.117 La objekto ne vere estis trafita de la krea ago, char ghi ech ne ekzistis antau la ago.

  • Li kantas tre belan kanton.FE.40 La objekto ne vere estas io, kion la ago trafas, sed montras la enhavon de la ago.

  • En la lasta tempo ni faris malgrandan vojaghon.FA1.225 La objekto estas la ago mem. La chefverbo fari ne montras mem ian klaran signifon. Nur per la objekto malgrandan vojaghon oni ekscias, kiu estis la efektiva ago.

Objekto kiel priskribo «

Normale objekto estas memstara frazparto, kiu rilatas al verbo. Sed objekto ankau povas esti priskribo de A-vorto au E-vorto, kiu montras objektan agon:

  • Trovinte pomon, mi ghin manghis.FE.22Post kiam mi trovis pomon, mi ghin manghis.

  • Ili venos al la chi tie starantaj monumentoj kaj al la sian brilon perdintaj lokoj.FA3.54 La frazo estus pli klara kun alia vortordo: ...al la lokoj perdintaj sian brilon....al la lokoj, kiuj perdis sian brilon.

  • Koncerne la muzikon [...] mi devas scii la gradon de via artisma klereco.M.26 ≈ Kiam la afero koncernas la muzikon...

  • Li vidis charon tirantan bovon.Li vidis bovon, kiu tiris charon. Eble pli bone: Li vidis bovon tirantan charon. Estas plej bone eviti N-finajhan objekton de A-vorto, kiu mem havas N-finajhon, char la rilatoj inter la vortoj farighas malklaraj.

  • Li estos dirinta al mi la veron.FE.24 La veron estas objekto de la A-vorto dirinta. Ofte oni tamen diras, ke esprimo kiel estos dirinta rolas kiel unu verbo. La objekto tiam rilatas al tiu tuta kunmetita verbo.

N-finajha objekto ankau povas esti priskribo de aga O-vorto, kvankam tia uzo estas ekstreme malofta: La tirado la charon estis malfacila por la bovo. La charo estas objekto de la tirado. Dankon pro la elekto min. Normale oni tamen uzas de por montri la objekton de aga O-vorto: La tirado de la charo estis malfacila por la bovo. Dankon pro la elekto de mi.

Pasivigo «

Frazon kun objekto oni povas transformi en pasivan frazon. Tiam la objekto farighas subjekto.

Ne uzu N-finajhon che perverbaj priskriboj «

Esti kaj similaj verboj ne estas agoj, kiuj direktighas al io. Frazparto, kiu rilatas al esti, ne estas objekto, sed perverba priskribo, kiu neniam havas N-finajhon: Tio estas tri seghoj. Mi estas kuracisto. Shi farighis doktoro. Mia patro nomighas Karlo.

Ankau ne uzu N-finajhon che perverba priskribo de objekto: Mi trovis la filmon tre bona.

Ne uzu N-finajhon che postmetita subjekto «

La subjekto de verbo povas stari ankau post la chefverbo. Che iuj verboj tia vortordo estas tre ofte uzata, ekz. okazi, manki, resti kaj aperi. Ne uzu N-finajhon che tiaj postmetitaj subjektoj:

  • Hierau okazis grava afero. (= Grava afero okazis hierau.) Subjekto de la ago okazis estas grava afero. Ne diru: *Hierau okazis gravan aferon.* Se oni audas tian frazon, oni devas sin demandi, “kio okazis la gravan aferon”. Sed “okazi” ne estas ago, kiu iras de aganto al io, kio estas trafata de tiu ago. La verbo “okazi” havas nur unu (chefan) rolanton. Tio estas la okazajho. La okazajho chiam aperas kiel subjekto de la verbo okazi, kaj do ne havu N-finajhon.

  • Mankas pano. (= Pano mankas.) La pano faras la agon “manki”. Ne diru: *Mankas panon.*

  • Restis nur unu persono. (= Nur unu persono restis.) La persono faris la agon “resti”. Ne diru: *Restis nur unu personon.*

  • Aperis nova eldono de la libro. (= Nova eldono de la libro aperis.) Ne diru: *Aperis novan eldonon de la libro.*

Objekto sen N-finajho «

Sufiche ofte la rekta objekto de frazo estas io, kio ne povas havi N-finajhon, ekz. ne-esperantigita nomo au alia fremda vorto, citajho, kvanta vorteto, kvanta E-vorto, ambau, I-verbo, ke-frazo au demanda subfrazo. En tiaj okazoj oni devas el la kunteksto kompreni, kio estas objekto. Kelkaj eksperimentas per objekta rolvorteto por tiaj okazoj. Iuj provas por tiu celo uzi la rolvorteton je, dum aliaj eksperimentas per la nova objekta rolvorteto *na*°.

“Nerekta objekto” «

En kelkaj lingvoj oni distingas apud (rekta) objekto ankau nerektan objekton. La nerekta objekto estas tiu, kiu ricevas ion, au tiu, kiu profitas au malprofitas de la ago. En Esperanto oni uzas chefe la rolvorteton al por montri tiajn signifojn: Al leono ne donu la manon.FE.7 La reghidino donis al li glavon.FA1.198 Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.FE.33

Che iuj verboj ricevanto/profitanto/malprofitanto povas aperi au kiel al-komplemento, au kiel objekto kun N-finajho. Tiaj verboj havas alternativajn frazkonstruojn.