PMEG 2023

25.1.1. Perverba priskribo de subjekto

La verbon esti kaj aliajn priskribajn verbojn, ekz. farighi, ighi kaj shajni, oni povas uzi por ligi priskribon al subjekto.

A-vorto au A-vorteca vorteto «

Perverba priskribo de subjekto estas plej ofte A-vorto au A-vorteca vorteto:

  • La patro estas sana.FE.5 Sana estas priskribo de la patro.

  • La chielo estas blua.FE.6 Blua estas priskribo de la chielo.

  • La dentoj de leono estas akraj.FE.7 Akraj estas priskribo de la dentoj.

  • Chiuj boteloj estis malplenaj. Malplenaj estas priskribo de chiuj boteloj.

  • Vi tute ne estas ghentila.FE.19 Ghentila estas priskribo de vi.

  • Sinjoroj, vi estas neghentilaj.FE.16 Neghentilaj estas priskribo de vi.

  • Jam tia estas la kutimo.M.59 Tia estas priskribo de la kutimo.

  • Kia estas via peto?Es.5 Kia estas (demanda) priskribo de via peto.

  • Shi farighis tiel malaminda, ke shia propra patrino shin forpelis de si.FE.23 Malaminda estas priskribo de shi.

Tiaj A-vortaj priskriboj povas havi J-finajhon, sed ili neniam havu rolvorteton au N-finajhon.

O-vorta frazparto sen rolmontrilo «

Perverba priskribo povas ankau esti O-vorto au O-vorta frazparto sen rolmontrilo. Tia perverba priskribo montras specon au identecon:

  • Leono estas besto.FE.5 Besto estas (speca) priskribo de leono.

  • Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo.FE.5

  • La patro estas tajloro.FE.5

  • Centimo, pfenigo kaj kopeko estas moneroj.FE.41

  • Li estas knabo, kaj shi estas knabino.FE.16

  • Ni estas homoj.FE.16

  • Infano ne estas matura homo.FE.6

  • Januaro estas la unua monato de la jaro.FE.12

  • Ok estas kvar kvinonoj de dek.FE.14

  • Tio chi estis la unua fojo, ke shi nomis shin sia filino.FE.14

  • La juna vidvino farighis denove fianchino.FE.33

Ankau tabelvortoj je O povas aperi kiel tia priskribo:

  • La tuta afero estis nenio krom sensencajho!FA1.140

  • Mi scias, kio mi estas.FA2.84

O-vorta frazparto kun rolvorteto «

Perverba priskribo de subjekto povas ankau esti O-vorto (au O-vorta frazparto) kun rolvorteto antau si. Tia priskribo montras econ. Oni povas ofte transformi tian priskribon en A-vorton:

  • Li estas hodiau en kolera humoro.FE.31Li estas hodiau kolerhumora.

  • Li estas de meza kresko.FE.33...mezkreska.

  • Ghi estos de alia speco ol la hieraua.FA2.8...alispeca...

  • Ech malgranda musho ne estas sen busho.PE.1019...senbusha.

  • Tiuj bulkoj ech estis kun sekvinberoj.FA1.79...sekvinberaj.

  • Tio chi estas lau lia gusto.PE.826...konforma al lia gusto.

  • Lau mi tiu chi demando estas por la publiko sen signifo.DL.10...sensignifa.

Esprimo kun kiel au kvazau «

Ankau kompara esprimo kun kiel au kvazau povas roli kiel perverba priskribo de subjekto:

  • Sen li mi estas kiel paralizita.BV.84

  • Liaj manoj estas kiel alabastro.Rn.35...estas tiaj, kia estas alabastro.

  • Tio estis ja tute kiel che homoj.FA3.19

  • Leutenanto, amo kaj mizero estas kvazau triangulo, au kvazau duono de rompita jhetkubo de la felicho.FA1.125

E-vorto «

Oni uzas E-vorton kiel perverban priskribon anstatau A-vorto, se la priskribata subjekto estas I-verbo au subfrazo:

  • Resti kun leono estas danghere.FE.7

  • Morti pro la patrujo estas agrable.FE.20

  • Al Amnon shajnis malfacile fari ion al shi.Sm2.13

  • Kiel belege estas, ke ni povas entrepreni vojaghon eksterlanden!FA4.27

  • Estas pli bone ke ni tie chi manghu kaj iru en la urbon vespere.BV.84

  • Ne estas grave, chu vi lin konas au ne.FA3.114

  • Al li farighis dube, chu la fera stango estas shovita antau la pordon kaj chu la fenestraj kovriloj estas bone alfortikigitaj.FA3.140

  • Estas mirinde, kiajn pensajn saltojn oni povas fari.FA2.118

Iafoje E-vorto priskribas subkomprenatan I-verbon:

  • Li veturas pli rapide ol permesite. La E-vorto permesite priskribas la verbon veturi: ...pli rapide ol estas permesite veturi.

Oni uzas E-vorton anstatau A-vorto ankau kiam ne ekzistas subjekto. Tiam la perverba priskribo priskribas la tutan situacion:

  • Estis al mi tiel terure, kiam vi jhetis min de la ponto en la malvarman akvon!FA1.24 Estis terure estas ghenerala priskribo de la situacio. Subjekto mankas.

  • Estas troe, ho Levidoj!Nm.16

  • Estos sufiche, se ni diros al vi la jenon.FK.284

  • Chu hodiau estas varme au malvarme?FE.25

En la parola lingvo oni sufiche ofte uzas mallongigitajn sensubjektajn frazojn, en kiuj oni ellasas chion krom E-vorto, kiu estas priskribo de la aktuala situacio:

  • Bone! Tre bone!H.41Estas bone! Estas tre bone! (= Tio, kion vi diris, estas bona!)

  • Mirinde!FA2.139Estas mirinde! (= La situacio estas mirinda! Tio, kio jhus okazis, estas mirinda!)

Ofte E-finajha pasiva participo estas uzata en pli-malpli ekkriaj esprimoj kiel priskribo de okazajho:

  • Trafite! Kion diras vi? – Tushite! Tushite, mi konfesas.H.169 ≈ La celo estas trafita/tushita! (Temas pri skermado.)

  • Chu komprenite? ≈ Chu chio estas komprenita? Chu vi komprenis la aferon?

Se la subjekto estas subkomprenata O-vorto au O-vorteca vorteto, oni tamen uzu A-finajhon: La mastro traktis min tre bone, kaj estis tre afabla....kaj li estis tre afabla. Estu kuragha!Vi estu kuragha!

Frazo au I-verbo «

Perverba priskribo povas ankau esti tuta frazo au I-verbo:

  • La esenco [de la sciigoj] estis, ke al Kristino estas bone.FA3.91 La ke-frazo estas perverba priskribo de la subjekto.

  • Mia opinio estas: prenu mem akvon, se vi volas trinki.FE.19

  • Mia devo estas helpi la traveturantojn.Rz.31

Vidu pliajn ekzemplojn en la klarigoj pri I-verboj.

Priskribaj verboj «

Verbon, kiu peras priskribon, oni povas nomi priskriba verbo. Esti estas la chefa priskriba verbo. Kiam ghi peras priskribon, ghi ne vere esprimas ian signifon, sed nur ligas la priskribon al la subjekto.

Aliaj priskribaj verboj enhavas pli da propra signifo:

  • farighi (= “komenci esti”): La domo farighis alta. Mia frato farighos doktoro. Farighis tre varme en la chambro.

  • ighi (= “komenci esti”): La mistero ighas pli kaj pli stranga.

  • resti (= “plu esti”): Ili restis germanoj. Restis malhele.

  • shajni (= “esti laushajne”): Li shajnis gasto en la hotelo.

  • aperi: Li aperis mensoganto.

  • aspekti (= “esti lau la aspekto”): Shi aspektis kolera.FA1.195Shia aspekto montris, ke shi estas kolera.

Kun aspekti oni tamen tre ofte uzas E-vortan (au E-vortecan) komplementon anstatau perverba priskribo: La diablo aspektas malbele.FA1.17 En la novaj vestoj shi aspektis tiel elegante kaj bele.FA3.46 Perverba priskribo (kun A-vorto) kaj maniera komplemento (kun E-vorto), estas egale ghustaj che aspekti, kaj tre ofte apenau gravas, kiun formon oni elektas. Sed iafoje povas esti senca diferenco. Se oni uzas A-vorton, oni parolas pri eco de la subjekto: La domo aspektas bona.La aspekto de la domo montras, ke ghi (vershajne) estas bona. Se oni uzas E-vorton, oni parolas pri la aspekto mem: La domo aspektas bone.La aspekto de la domo estas bona. Komparu kun tute simila uzo de senti sin. Se temas pri participo, oni uzu A-finajhon: Shi aspektis dormanta. Se oni uzas E-finajhon (dormante), tio povas miskomprenighi kiel: Shi aspektis dum shi dormis. Vidu la klarigojn pri participoj kiel E-vortoj. Principe oni povas uzi kia kun aspekti, sed normale oni uzas kiel: Kiel do li aspektas?FA1.17 Chiu Kopenhagano scias, kiel aspektas la enirejo de la Frederika hospitalo.FA1.128

Krom farighi kaj ighi ankau multaj aliaj IGH-verboj povas aperi kun perverba priskribo de la subjekto:

  • montrighi: Mi scias, ke mi montrighos prava.Ij.13

  • nomighi: La hundo nomighas Fido.

  • elektighi: Li elektighis kasisto.

La samaj verboj sen IGH-sufikso (montri, nomi, elekti...) normale estas objektaj verboj, kaj povas esti uzataj kun perverba priskribo de la objekto:

  • Mia opinio sin montris favora.BV.14Mia opinio montrighis favora.

  • Mi nomas mian hundon Fido.Mia hundo nomighas Fido.

  • Liaj amikoj elektis lin gvidanto.Li elektighis gvidanto.

Pasivaj verboj povas peri priskribon «

Se oni pasivigas frazon kun perverba priskribo de objekto, la objekto farighas subjekto, kaj la perverba priskribo priskribas la novan subjekton. Tiam pasiva verboformo peras la priskribon:

  • Oni elektis shin prezidanto. Shi estis elektita prezidanto.

  • Ankau shin oni nomas Amalio. Ankau shi estas nomata Amalio.Rt.106

  • Oni esploris la aferon kaj trovis ghin vera. La afero estis esplorita kaj trovita vera.Es.2

Tiaj frazoj povas farighi konfuzaj, char pasiva verbo enhavas participon (elektita, nomata, trovita), kiu jam estas perverba priskribo de la subjekto. En shi estis elektita prezidanto, kaj elektita, kaj prezidanto, estas perverbaj priskriboj de shi. Krome oni povus kompreni elektita prezidanto kiel unu frazparton, kio donus alian signifon: Shi estis prezidanto, kiun oni antaue elektis. Ofte estas pli klare, se oni anstataue uzas kiel-esprimon: Shi estis elektita kiel prezidanto.

Agaj verboj «

Perverbaj priskriboj povas iafoje aperi kun agaj verboj, kiuj ne estas priskribaj. Tiaj frazoj estas lausence kunmetajho de du frazoj. Unu el tiuj frazoj enhavas la verbon esti:

  • Li dancas nuda sur la strando.Li dancas sur la strando. + Li estas nuda, kiam li dancas.

  • Malvarma kaj pala kushis la imperiestro en sia granda belega lito.FA2.30La imperiestro estis malvarma kaj pala. + La imperiestro kushis...

  • Mi frapos vian chevalon sur la kapon tiel, ke ghi falos senviva.FA1.14...ghi falos kaj ghi estos senviva.

  • Mia patro mortis malricha.Mia patro estis malricha, kiam li mortis.

  • Mi naskighis mizerulo.Mi estis mizerulo, kiam mi naskighis.

  • Shi naskighis kristano, sed mortis islamano.Shi estis kristano, kiam shi naskighis, sed estis islamano, kiam shi mortis.

  • Nun chiuj floroj pendas sekighintaj!FA1.29La floroj estas sekighintaj, kiam ili pendas.

  • Ili sidis ne solaj, sed kun unu viro de chirkau tridek jaroj.BV.36Ili sidis, kaj ili ne estis solaj...

Iafoje oni povus same bone uzi E-formon anstatau A-formo en tiaj frazoj, sed ofte estas signifodiferenco, char A-formo montras priskribon de la subjekto, dum E-formo priskribas la agon:

  • Li venis unua en la chambron.Li venis en la chambron, kaj li estis la unua, kiu faris tion.

  • Li venis unue en la chambron.La unua afero, kiun li faris, estis veni en la chambron (poste li faris ion alian).

Zamenhof uzis tuta kiel perverban priskribon kun speciala signifo: De teruro mi tuta tremas!H.45 Ghi estas tuta el ligno.FA3.81 Tuta montras, ke la tuta subjekto estas koncernata de la ago. Tia uzo de tuta estas nuntempe malofta.