PMEG 2023

26.2.3. Venonta tempo – OS-finajho

OS-tempo montras, ke la ago au stato ankorau ne komencighis en la momento de parolado. Kompreneble la estonteco chiam estas necerta, sed OS-verbo montras, ke la parolanto pensas, ke la afero vere okazos:

  • laboros = la ago “labori” ankorau ne komencighis sed ja komencighos

  • estos = la stato “esti” ankorau ne komencighis, sed post iom da tempo ghi realighos

  • Mi sidos poste sur segho. La sidado efektive okazos poste.

  • Mi estos richulo. La richula stato estas fakto de la estonteco.

  • Mi rakontos al vi historion.FE.18 La rakontado ankorau ne komencighis.

  • Morgau estos dimancho.FE.20

  • Post cent jaroj oni eble loghos en spacoshipoj. La ago estos (eble) kutima en tiu estonta tempo.

  • Mi loghos chi tie tri jarojn. Mia loghado ankorau ne komencighis, sed kiam ghi komencighos, ghi efektive dauros tri jarojn.

  • Ankau la eldonadon de la “Biblioteko” ni devas interrompi, sed ankau nur por mallonga tempo, ghis ni ordigos la aferon.OV.211 Kiam la ordigo de la afero estos kompleta, ni rekomencos la eldonadon. Anstatau ordigos oni povas chi tie uzi estos ordigintaj.

En iaj stiloj de rakontado, en kiuj oni iafoje uzas AS-formon anstatau IS-formo por tiu tempo, kiun la rakonto atingis, oni uzas OS-verbojn por tempo iam post tiu tempo:

  • En 1894 aperas la Ekzercaro, kiu en 1905 farighos parto de la Fundamento de Esperanto. Ankorau la rakontanto nur atingis la jaron 1894 uzante pri tiu tempo AS-verbon, kvazau temus pri nuno. Li tamen antaumencias aferon de la jaro 1905 uzante OS-verbon, char la rakonto mem ankorau ne atingis tiun jaron.