PMEG 2023

30.2. Senobjektaj verboj

Plej multaj verboj devas havi subjekton, sed multaj el ili ne povas havi objekton. Ili estas senobjektaj verboj. Kelkaj tiaj verboj povas tamen iafoje havi objekton, kiu pliklarigas la agon.

okazi La subjekto estas ago au simila afero. Objekto ne povas aperi: En Kjöge chiujare okazadis tre vizitata foiro.FA3.56 / Kio okazis? / Okazis io grava. Tio, kio spertas la okazajhon povas aperi kiel al-komplemento: La malfelicha infano rakontis al shi naive chion, kio okazis al shi.FE.17
ghoji La subjekto estas tiu, kiu sentas ghojon, do normale persono. Krome ghoji havas ofte pri-komplementon au pro-komplementon, kiu montras la temon au la kauzon de la ghojo: Mi tre ghojas pri via felicho!FA2.137 / Naskinto de saghulo ghojos pro li.SS.23
morti La subjekto estas tiu, kiu perdas sian vivon: Dume en la domo de la malgranda Niko mortis lia maljuna avino.FA1.20 / Chiun fojon, kiam mortas bona infano, anghelo de Dio mallevighas sur la teron.FA2.21 Iafoje la speco de morto aperas kiel objekto: La herooj mortis gloran morton.
danci La subjekto estas tiu, kiu sin movas dance: La gejunuloj kune dancis ghis malfrua nokto. / En la aero dancis sennombraj kuloj.FA4.44 Iafoje la dancospeco aperas kiel objekto: Mi dancis valson kun li. / La maristoj dancis gajajn dancojn sur la ferdeko.FA1.102