Vorton kun la finajxo A oni nomas A-vorto. A-vortoj montras ecojn, kvalitojn, apartenojn, rilatojn k.s., kaj estas uzataj por priskribi. La A-finajxo aldonas la gxeneralan ideon “karakterizata de tio, kion esprimas la radiko”:
La signifo de A-vorto dependas kaj de la radiko, kaj de la kunteksto.
Ankaux posedaj pronomoj kaj vicordaj nombrovortoj estas A-vortoj. En ili la A-finajxo havas specialan signifon.
Post A-finajxo povas sekvi J-finajxo por multe-nombro, kaj N-finajxo por frazrolo. Oni ankaux povas meti ambaux, sed cxiam J antaux N:
longaj | longan | longajn |
rugxaj | rugxan | rugxajn |
miaj | mian | miajn |
sesaj | sesan | sesajn |
Legu ankaux pri A-vortaj frazpartoj.
A-vortoj estas uzataj precipe por priskribi O-vortojn. Rekte priskribantaj A-vortoj staras plej ofte antaux la priskribata O-vorto, sed ili povas stari ankaux post gxi. Ecx povas esti A-vortoj samtempe antaux kaj post la sama O-vorto:
A-vorto, kiu staras post sia O-vorto, estas ofte emfazita.
A-vorto povas ankaux priskribi ion pere de verbo:
La domo estas granda. Granda priskribas la O-vorton domo pere de la verbo estas.
Tiuj cxi verkistoj estas famaj. Famaj priskribas la O-vorton verkistoj pere de estas.
Mi farbis mian domon blanka. Blanka priskribas la O-vorton domon pere de la verbo farbis.
A-vortoj estas uzataj ankaux por priskribi pronomojn kaj aliajn O-vortecajn vortetojn, ordinare pere de verbo: