PMEGGramatiko / Nombroj / Nombraj vortetoj /

23.1.1. Nombraj vortetoj — formoj

Ekzistas dek tri nombraj vortetoj:

nul
0
unu
1
du
2
tri
3
kvar
4
kvin
5
ses
6
sep
7
ok
8
naŭ
9
dek
10
cent
100
mil
1000

Aliajn nombrojn oni esprimas per kombinado de la nombraj vortetoj. Oni diras unue kiom da miloj estas, poste kiom da centoj, poste kiom da dekoj, kaj fine kiom da unuoj. La dekoj kaj la centoj tiam kunskribiĝas (kaj elparoliĝas) kiel po unu vorto, dum ĉio alia disskribiĝas (kaj elparoliĝas kiel apartaj vortoj):

post dek dekoj centoj miloj pliaj kombinoj
11 dek unu 10 dek 100 cent 1000 mil 21 dudek unu
12 dek du 20 dudek 200 ducent 2000 du mil 22 dudek du
13 dek tri 30 tridek 300 tricent 3000 tri mil 23 dudek tri
14 dek kvar 40 kvardek 400 kvarcent 4000 kvar mil 24 dudek kvar
15 dek kvin 50 kvindek 500 kvincent 5000 kvin mil 31 tridek unu
16 dek ses 60 sesdek 600 sescent 6000 ses mil 32 tridek du
17 dek sep 70 sepdek 700 sepcent 7000 sep mil 33 tridek tri
18 dek ok 80 okdek 800 okcent 8000 ok mil 101 cent unu
19 dek naŭ 90 naŭdek 900 naŭcent 9000 naŭ mil 110 cent dek
10000 dek mil 111 cent dek unu
11000 dek unu mil 432 kvarcent tridek du
12000 dek du mil 1001 mil unu
13000 dek tri mil 1011 mil dek unu
20000 dudek mil 1111 mil cent dek unu
30000 tridek mil 1234 mil ducent tridek kvar
42000 kvardek du mil 2678 du mil sescent sepdek ok
999000 naŭcent naŭdek naŭ mil 7777 sep mil sepcent sepdek sep
88888 okdek ok mil okcent okdek ok
999999 naŭcent naŭdek naŭ mil naŭcent naŭdek naŭ

Noto: Oni ne diras *unudek**unucent*, sed nur dek kaj cent. Oni povus eble diri unu mil, sed normale oni diras simple mil.

Noto: La sona simileco inter ses kaj sep povas iafoje esti iom ĝena. Iuj tial uzas en ekz. telefonado sis° anstataŭ ses. Aliaj uzas samcele sepen anstataŭ sep. Eble tio estas imitinda en tiaj situacioj, kiam pro bruo aŭ simile oni bezonas eviti miskomprenojn. Oni tamen memoru, ke ankoraŭ malmultaj konas sis° kaj sepen.

Kunskribado kaj disskribado «

Dekoj kaj centoj kunmetiĝas al unu vorto: dudek, tridek, ducent, tricent k.t.p. Ĉio alia estu skribata kiel apartaj vortoj, ankaŭ miloj.

Noto: Multaj pensas, ke la regulo estas: “Kunskribu multiplikojn, disskribu adiciojn.” La Fundamenta regulo estas tamen alia, kaj pli simpla. Oni sekvu la Fundamentajn regulon kaj ekzemplojn.

Dekoj kaj centoj ricevas same kiel aliaj vortoj akcenton je la antaŭlasta vokalo: dUdek, trIdek, dUcent, trIcent. Ĉio alia estas elparolata kiel apartaj vortoj: dEk dU, dEk trI, cEnt dU, cEnt trI, cEnt dEk dU, dU mIl, trI mIl, dU mIl dEk dU.

Tiu ĉi simpla regulo, kiu troviĝas en la Fundamento, estas ofte miskomprenata. Oni erare kunskribas tro multe. Ne skribu: *dekdu*, *dektri*, *centdu*, *centtri*, sed: dek du, dek tri, cent du, cent tri. Nek skribu: *dumil*, *trimil*, *dekdumil*, *dudekdumil*, sed: du mil, tri mil, dek du mil, dudek du mil. Ankaŭ estus eraro uzi dividostrekojn, kie devas esti spacetoj, ĉar tio, kio estas skribita kun dividostreko estas unu vorto. Tion, kion oni elparolas kiel apartajn vortojn, oni ne skribu kiel unu vorton. Ne skribu do *cent-tridek-du*, sed cent tridek du, ĉar neniu elparolas *cent-tridEk-du*.

Noto: Eĉ ĉe Zamenhof oni trovas multege da erare skribitaj nombrovortoj. Eble iuj el tiuj eraroj vere estis faritaj de tiuj, kiuj kompostis liajn tekstojn.

La kialo, ke oni ne kunskribu milojn, estas, ke antaŭ mil povas stari ĉio ajn de du ĝis naŭcent naŭdek naŭ, do ankaŭ plurvortaĵoj. Antaŭ dek kaj cent povas aperi nur du ĝis naŭ. Se oni kunskribus ankaŭ milojn, oni devus skribi ekz. *tricenttridektrimil* (333000), kio estus tre maloportuna. La ĝusta skribo: tricent tridek tri mil estas pli klara. Kompreneble en la praktiko oni preskaŭ ĉiam skribas tiel altajn nombrojn per ciferoj.

En la elparolado preskaŭ ĉiuj obeas al la Fundamenta regulo akcentante tute ĝuste, kaj kompreneble oni devas skribi same kiel oni elparolas.

Se el tiaj ĉi bazaj nombraj esprimoj oni kreas vortkunmetaĵojn, ekz. O-finaĵajn nombrovortojnA-finaĵajn nombrovortojn, oni tamen povas aŭ devas kunskribi, eventuale kun dividostrekoj.

Nul «

Nul origine estis O-vorto: nulo (nomo de la cifero 0). Sed oni delonge uzas ĝin ankaŭ kiel nombran vorteton sen finaĵo, ekz.: 0,5 = nul komo kvin (aŭ nulo komo kvin). Tia uzo de nul estas eĉ oficialigita (Aktoj de la Akademio II, p. 13).

Un’ «

Iafoje oni povas uzi la mallongigitan formon un’ anstataŭ unu.

Dosierdato: 8 Marto 2008 (02:49:18 GMT)