PMEGGramatiko / Rolmontriloj / Rolvortetoj / Aliaj rolvortetoj /

12.3.6.7. Per

Baze per montras ilon aux rimedon por fari agon, por atingi rezulton:

Korpoparto povas servi kiel ilo:

Ecx persono povas esti uzata kiel ilo:

Iafoje loko povas esti rigardata kiel rimedo por io:

Ankaux ago aux kondutmaniero povas esti rimedo por atingi ion:

Nepersona aganto aux kauxzanto «

Per povas montri nepersonan aganton aux kauxzanton. La sama afero ankaux povas aperi kiel subjekto:

  • La juna virino efektive tremis per la tuta korpo.[M.12] Oni povus ankaux diri: Sxia tuta korpo tremis.

  • Cxu [...] gxi [la historio] flamigis vian infanan fantazion kaj infektis vin per la manio farigxi granda homo?[Rt.86] Cxu la manio infektis vin pro la historio?

  • La sango elfluis per grandaj gutoj.[FA3.2] Grandaj sangogutoj elfluis.

  • La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizagxo, ke cxiu, kiu sxin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon.[FE.11] Sxia karaktero kaj vizagxo estas similaj al la karaktero kaj vizagxo de la patrino. Sxia karaktero kaj vizagxo estis la kauxzo de la simileco.

  • La vintra cxielo brilis per la plej pura lazuro.[M.116] Plej pura lazuro brilis. La lazuro estis la kauxzo de la brilo.

Cxe iaj IGX-verboj nepersona aganto aux kauxzanto povas aperi kiel per-komplemento. Se oni forigas IGX, la per-komplemento povas farigxi subjekto:

  • La remparo fortikigxis kaj baldaux kovrigxis per abunda herbo.[FA2.116] Abunda herbo kovris la remparon.

  • Li vekigxis per tio, ke iu lin skuis.[FA1.141] Tio, ke iu lin skuis, vekis lin. La skuado vekis lin.

  • Sxi ne havis piedojn, la korpo finigxis per fisxa vosto.[FA1.51] Fisxa vosto finis la korpon. Oni povus eble uzi je anstataux per, sed per estas pli bona.

Ago «

Iafoje per-komplemento ripetas la agon de la cxefverbo kun aldonaj informoj:

  • Mia onklo ne mortis per natura morto.[FE.39] = Mia onklo ne mortis nature.

  • Sxi ankaux flugis rekte en la fornon, al la stana soldato, ekflamis per hela flamo kaj malaperis.[FA1.101] = ...ekflamis hele...

  • Sxi sidigxis sur la planko apud la patrino, kusxigxis sur sxiaj genuoj kaj ekdormis per dormo malfacila kaj longa.[M.182] = ...ekdormis malfacile kaj longe.

Cxe iuj verboj oni simile uzas objekton, kiu ripetas la agon de la cxefverbo.

Per si (mem) «

La esprimo per si (mem) signifas “per propra efiko, sen ia rimedo”:

  • La rideto nun elnagxis per si mem kaj sen perforteco el la brusto de la juna patrino.[M.71]

  • Cxiuj prepozicioj [rolvortetoj] per si mem postulas cxiam nur la nominativon [formon sen N-finajxo].[FE.28]

  • Esperanto estas plena je harmonio kaj estetiko kaj memorigas per si la lingvon italan.[FK.284]

Mezuro «

Per estas iafoje uzata por montri mezuron:

  • Cxiu sciigo, ho ve, alproksimigas min per unu pasxo al la tombo![Rt.6]

  • Kiam ekparolas kun mi persono, kiu havas rangon per unu grado pli altan, mia animo tuj forkuras kaj mia lango engluigxas en koton.[Rz.56]

Sed normale oni uzas N-finajxon aux je por montri mezuron.

Potenco alvokata «

Oni uzas per cxe alvokoj de ia potenco en ekkrioj, jxuroj kaj similaj esprimoj. Per tiam montras rimedon por iel akiri fortojn aux simile:

  • Per Dio! Mi ne povus tion kredi, se mi ne vidus gxin per miaj propraj okuloj.[H.5]

  • Per cxiuj diabloj! mi elgratos al li per la ungoj la okulojn.[Rt.40]

  • Mi jxuras per mia honoro.[Rt.13]

Oni tiel uzas ankaux pro kaj iafoje je. Oni ankaux uzas similajn ekkriojn tute sen rolmontrilo. Oni povus diri, ke tiam temas pri la frazrolo alvoko.

Per kaj de «

En pasivaj frazoj oni povas iafoje heziti, cxu uzi per aux de. Tiaj hezitoj ekestas cxe verboj, kiuj povas havi aux aganton aux ilon kiel subjekton. Oni povas diri ekz. la botelo estis sxtopita per korko, se oni pensas: Iu sxtopis gxin per korko. Sed oni ankaux povas diri: la botelo estis sxtopita de korko, se oni pensas: Korko sxtopis la botelon. Aliaj tiaj verboj estas ekz. kovri, bari, garni, ilustri, komenci, trafi, vundi kaj legitimi.

Vortfarado «

Pera = “nerekta, uzanta interan rimedon”: Mi instruas Esperanton laux pera metodo. (= laux nerekta metodo [kiu uzas nacian lingvon]).

Pere = “nerekte, uzante interan rimedon”: Ni interparolis pere de interpretisto.

Senpere = “rekte, sen interajxo, tuj (en loka signifo)”: Knut staris senpere cxe la pordeto de la kalesxo.[FA3.65] Mi eksciis tion senpere. (= ...rekte de la fonto.)

Peri = “interhelpi, havigi ion interhelpe”: Ni povas peri abonojn de cxiaj Esperantaj gazetoj. / Mi estas peranto de UEA.

Pero = “la ago peri ion, perado”: Nenia vocxdonado de la L.K-anoj povas esti farata sen la pero de la prezidanto.[OV.565] (L.K. = la Lingva Komitato.)

Cxi tiuj per-vortoj cxiuj enhavas komunan bazan agosignifon, kiu estas simila, sed ne identa al la signifo de la rolvorteto per. Tial iuj preferas diri, ke temas pri aparta aga radiko.

Dosierdato: 8 Marto 2008 (02:49:18 GMT)