PMEG 2023

38.2.9. EG

EG = “(plej/tre) alta grado, (plej/tre) granda speco”. Komparu kun ET. EG ne shanghas la bazan signifon de vorto, sed nur pligrandigas la signifon:

  • domo domego = (tre) granda domo

  • doloro dolorego = (tre) forta doloro

  • varma varmega = tre varma

  • longa longega = tre longa

  • bone bonege = tre bone

  • krii kriegi = (tre) laute krii

  • fali falegi = subite, forte fali

  • shati shategi = tre shati

  • dankon! dankegon! = grandan dankon!

  • tre treege = tre tre

Ofte EG-vorto havas specialan signifon:

  • pordo pordego = chefa pordo de domo, urbo, bieno, korto k.s.

  • brulo brulego = granda katastrofa brulo (de ekz. konstruajho)

  • granda grandega = eksterordinare granda

Alternativoj de EG-vortoj «

Kelkaj specialsignifaj EG-vortoj ricevis nekunmetitan alternativon. En iaj okazoj la alternativo farighis pli populara. En tiaj okazoj la EG-vorto tendencas perdi la specialan signifon:

  • pafilego = artileria pafilo kanono

  • kuraghega = kuraghe riskema audaca

  • bushego = minaca bushkavo de rabobesto fauko

  • ungego = granda akra ungo de besto krifo

Malshato «

Iafoje EG montras nuancon de malshato:

  • piedo piedego = granda, dika, malagrabla au danghera piedo de homo au besto

  • manghi manghegi = avide au troe manghi, vori

Ordinara radiko «

  • ega = fortega, intensega, ekstrema

  • ege = fortege, intensege, ekstreme