PMEG 2023

38.2.11. EM

EM = “inklino al io”. La radiko antau EM normale ricevas agan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finajho. EM-vortoj do normale devenas de verboj.

Natura tendenco «

EM-vorto plej ofte montras, ke io pro sia naturo ofte au daure tendencas al la ago:

  • mensogi mensogema = inklina al mensogado, ofte mensoganta

  • timi timema = inklina al timado, ofte timanta

  • manghi manghema = inklina al ofta au multa manghado

  • kompreni komprenema = tia, ke oni chiam volas kompreni

  • servi servema = tia, ke oni ofte volas servi al aliaj

  • venghi venghema = tia, ke oni volas venghi, nepardonema

  • pura puri = esti pura purema = tia, ke oni volas esti pura

  • dogmo dogmi = prezenti siajn opiniojn kiel dogmojn dogmema = inklina al dogmado

Momenta emo «

Iafoje oni uzas EM por momenta au okaza deziro, au por pasanta bezono:

  • Shi sentis fortan manghemon. (= ... fortan malsaton.)

  • Chu vi estas trinkema? (= ... soifa?)

  • Subite li farighis terure dormema. (= ... terure dorme laca.)

  • Ili deziris satigi sian venghemon. (= Ili volis venghi iun ofendajhon.)

Oni povas alternative uzi kunmetajhojn kun vola: manghivola, venghovola. Sed normale EM sufichas.

Kapablo «

En kelkaj vortoj EM montras kapablon:

  • produkti produktema = tia, ke oni povas multe produkti

  • krei kreema = tia, ke oni povas multe krei

  • decidi decidema = kapabla fari decidojn

  • inventi inventema = kapabla fari inventojn

  • eksplodi eksplodema = kapabla facile eksplodi (ekz. eksplodema hhemiajho)

  • floro flori florema = kapabla multe flori

Oni ankau povas uzi kunmetajhojn kun pova au kapabla: decidpova, inventokapabla. Vidu ankau IV. Normale tamen EM estas sufiche klara.

Natura minaco, kontrauvola risko «

En iuj vortoj EM signifas, ke oni pro sia naturo estas minacata de io, ke oni riskas ion, kion oni ne volas:

  • erari erarema = tia, ke oni ofte au facile faras erarojn

  • rompighi rompighema = tia, ke ghi facile rompighas

  • vomi vomema = tiel malsana, ke oni eble vomos

  • morti mortema = tia, ke oni povas, ech devas, morti

Ne-agaj radikoj «

Iafoje oni faras EM-vorton, kiu ne devenas de verbo:

  • gasto gastema = tia, ke oni shatas gastojn

  • muziko muzikema = tia, ke oni shatas muzikon

  • vero verema = tia, ke oni shatas veron

  • la sama sekso samseksema = tia, ke oni preferas la propran sekson

EM-vortoj normale estas faritaj el verboj, kaj gastema tial povas komprenighi kiel “ema mem gasti”, muzikema kiel “ema mem muziki” k.t.p. Se ne temas pri tia signifo, povas esti preferinde uzi kunmetajhojn kun ama: gastama = “tia, ke oni amas gastojn”, muzikama = “tia, ke oni amas muzikon”, samseksama = “tia, ke oni amas la propran sekson”. Aliflanke, kiam AM shajnas tro forta au sence maltrafa, eble tamen EM estas preferinda.

O-finajho «

EM-vortoj havas plej ofte A-finajhon, sed povas havi chian ajn finajhon. Che O-finajho oni antaue kutimis chiam aldoni la sufikson EC: manghemeco, timemeco k.s. Sed EC normale ne estas bezonata. Sufichas manghemo, timemo k.t.p.

Forlaso de EM «

Antau la sufikso UL oni povas ofte forlasi EM, se la signifo restas klara:

  • timemulo timulo

  • drinkemulo drinkulo

Ordinara radiko «

Kiel ordinara radiko EM normale montras nedauran, momentan inklinon:

  • ema = momente inklina

  • emo = momenta inklino

  • emi = havi momentan inklinon

  • malemo = malinklino momenta

  • emigi = krei momentan inklinon che iu