PMEG 2023

39.2.2. ANTI

Eksprefikso en multaj vortoj kun ia kontraueca signifo: antibiotiko, antidoto, antipatio, antisemito, antipodo. En iuj vortoj temas pri la signifo “antau”: anticipi, Antilebanono, antifono.

Vera prefikso «

“Kontraua, malamika, opozicia”. Iafoje uzata kiel vera prefikso, precipe kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu komencighas per “anti”: fashisto antifashisto = “malamiko de fashismo”, Kristo Antikristo = “iam aperonta kontrauulo de Kristo”, tezo antitezo = “kontrautezo, malo”, materio antimaterio = “materio el inverse shargitaj partikloj”, tusi antitusa = “kontrautusa”. Vortoj kiel antitusa shajnas esti frazetvortoj kun kashita uzo de ANTI kiel rolvorteto: *anti tuso* = “kontrau tuso” [anti tuso]-A *antitusa* (komparu kun simila uzo de PRE). Plej ofte estas preferinde uzi la rolvorteton kontrau prefiksece: kontraufashisto, kontrautezo, kontrautusa k.t.p. Multaj tiaj chi ANTI-vortoj ankau povas esti rigardataj kiel propraj radikoj.