Rilataj subfrazoj

Parolantoj de Europaj lingvoj ofte imagas, ke rilataj subfrazoj devas ekzisti en chiu lingvo, kaj ke ili devas funkcii ghuste kiel en la Franca, Germana, Angla, Hispana, Rusa k.t.p. kaj Esperanto. Sed tiu maniero formi rilatajn subfrazojn, kiun uzas preskau chiuj Europaj lingvoj, tute ne estas la plej normala sistemo en la mondo. Ekzistas aliaj, kaj ili estas same au ech pli kutimaj.

La informoj tie chi estas cherpitaj chefe el la libro “Language Universals and Linguistic Typology” (Lingvaj Universalajhoj kaj Lingvoscienca Tipologio) de Bernard Comrie (2-a eld., Basil Blackwell, Oxford, 1989).

Aperos ekzemploj el diversaj lingvoj. Plej vershajne en iuj el la ekzemploj enshtelighis eraroj. Mi pardonpetas anticipe pri tio. La transskriboj estas en multaj okazoj mankohavaj pro la limigitaj ebloj de supersignoj k.s. Korektoj estos bonvenaj.

Kio estas rilata subfrazo?

La temo “rilataj subfrazoj” estas tre vasta kaj komplika, kaj por limigi ghin mi traktos chi tie nur tiajn rilatajn subfrazojn, kiujn Esperanto formas per la rilataj KI-vortoj kiu kaj kies.

Temas pri konstruoj kiel la jena:

  • Hodiau mi renkontis la virinon, kiun vi menciis hierau.

Tiun frazon oni povas rigardi kiel kunmeton de du frazoj.

  1. Hodiau mi renkontis la virinon.
  2. Vi menciis la virinon hierau.

Frazo 1 estas la cheffrazo. En ghi rolas certa virino. Por montri pli precize, pri kiu virino oni parolas, oni aldonas informon pri shi. Tiu informo estas frazo 2. Tiu frazo estas aldonita al frazo 1, kaj ekrolas kiel rekta priskribo de la frazparto la virino. Frazo 2 estas rilata subfrazo. Rilataj subfrazoj aperos kursive chi tie.

La chefvorto

Grava nocio chi-poste estos “la chefvorto”. En la chi-antaua ekzemplo (la) virino estas chefvorto. Tiu rolanto aperas kaj en la cheffrazo, kaj en la subfrazo. En ambau okazoj ghi rolas kiel objekto, sed tio estas nura hazardo. Jen alia ekzemplo:

  • Chu vi kunportis tiujn aferojn, kiuj kushis sub la lito?

Chefvorto estas (tiuj) aferoj. Ghi rolas en la chef-frazo kiel objekto, kaj en la subfrazo kiel subjekto: 1. Chu vi kunportis tiujn aferojn? 2. Tiuj aferoj kushis sub la lito.

Alia ekzemplo:

  • Vere shokis min tiu afero, pri kiu vi parolis hierau.

Tiu afero estas subjekto en la cheffrazo: 1. Vere shokis min tiu afero. Sed ghi estas pri-komplemento en la subfrazo: 2. Vi parolis pri tiu afero hierau.

La pozicio de la rilata subfrazo

Unue oni povas distingi en la lingvoj tri specojn de konstruoj lau la pozicio de la rilata subfrazo:

  1. Postmetitaj rilataj subfrazoj
  2. Antaumetitaj rilataj subfrazoj
  3. Chirkaumetitaj rilataj subfrazoj

Esperanto havas postmetitajn subfrazojn. Tiun specon mi jam ekzempligis chi-antaue.

Antaumetitajn rilatajn subfrazojn havas ekz. la Japana:

  Boku ni  kare no    kaita    e     o  kuremasita.
  mi   al  li   SUBJ  pentris  bildo-n  donis.
  = (Li) donis al mi bildon, kiun li pentris.

[La rolmontriloj aperas en la Japana chiam post sia frazparto. La subjekto (chi tie li) ofte estas subkomprenata.]

La cheffrazo estas: Boku ni e o kuremasita. = (Li) al mi bildon donis. La subfrazo estas: Kare no kaita. = Li pentris (ghin). La subfrazo aperas antau la chefvorto e. En Esperanto ni povas similete uzi participan konstruon: Li donis al mi de li pentritan bildon.

Chirkaumetitaj rilataj subfrazoj estas multe pli maloftaj. En tiaj konstruoj la chefvorto ne aperas en la cheffrazo, sed nur ene de la subfrazo. Tiajn konstruojn uzas ekz. la Bambara lingvo (de Senegalo, Malio kaj Burkino):

  Tyè  be  n   ye  so   mìn    ye    dyo.
  viro AS  mi  IS  domo RILAT  vidi  konstrui
  = La viro konstruas la domon, kiun mi vidis.

La domo estas chefvorto, sed ghi tute mankas en la cheffrazo mem. Ghi aperas nur ene de la subfrazo. La rilatvorto mìn montras, ke ghuste so (domo) estas la rilatigita chefvorto.

Krome ekzistas ankau lingvoj, kiuj tute ne uzas rilatajn subfrazojn. Ili ne estas interesaj en tiu chi diskuto.

La rolo de la chefvorto ene de la subfrazo

Pli interesa kaj grava divido estas farebla lau tio, kiamaniere la chefvorto aperas en la rilata subfrazo, kaj kiel ghia rolo en la subfrazo estas montrata.

Oni povas distingi kvar metodojn. Iuj lingvoj uzas nur unu metodon, sed aliaj lingvoj povas uzi plurajn malsamajn metodojn en diversaj cirkonstancoj.

  1. La chefvorto aperas plene kaj normale.
  2. Pronomo anstatauas la chefvorton.
  3. Rilata pronomo anstatauas la chefvorton.
  4. La chefvorto forestas el la subfrazo.

Ni jam vidis ekzemplon de metodo 1. En la frazo el la Bambara chi- antaue la chefvorto aperas en la subfrazo en sia plena normala formo. Ghi ankau staras en la normala vortorda pozicio ene de la subfrazo. Tiu metodo estas la plej klara. La frazrolo de la chefvorto estas montrata en la normala maniero. Se oni memstarigas la subfrazon, ghi aspektas jene: N ye so ye. = Mi vidis la domon. Forestas la rilata vorto min, sed cetere la frazo estas identa. La objekto so estas en la sama loko. (La rolo de la chefvorto en la cheffrazo estas tamen malklara en la Bambara ekzemplo - ghi ja tute mankas tie - sed tio estas alia afero. Nun temas nur pri la subfrazo.)

En la dua metodo la chefvorto aperas kiel pronomo ene de la rilata subfrazo. Tian metodon uzas ekz. la Persa lingvo:

  Man zan -i-ra  ke  Hasan   be u    sibe  zamini dad    mishenasam.
  mi  virino-n   ke  Hasano  al shi   terpomo      donis  mi-konas
  = Mi konas la virinon, al kiu Hasano donis la terpomon.

La chefvorto estas la virino. Ghi aperas en la subfrazo nur kiel pronomo: (al) shi. Ghi staras tamen en la normala pozicio ene de la subfrazo. La vorteto ke enkondukas la subfrazon, sed ke ne estas frazparto. Ghi ne rolas ene de la subfrazo, sed nur montras, kie komencighas rilata subfrazo.

Ankau en la Angla lingvo la tria metodo iafoje aperas. Ghi ne eblas en ordinara Angla lingvo sed iaokaze en ne-normaj variantoj de la Angla:

  This    is     the road  that I   know   where it  leads.
  chi tiu  estas  la  vojo  ke   mi  scias  kien  ghi  kondukas
  = Jen la vojo, pri kiu mi scias, kien ghi kondukas.

Chi-okaze ankau en Esperanto oni devas konservi la chefvorton ene de la subfrazo en la formo de pronomo: ghi.

La tria metodo estas tiu, kiun uzas Esperanto: la metodo de rilataj pronomoj. Ghi estas tre simila al la antaua pronoma metodo. La diferenco estas, ke rilata pronomo ne nur estas rolanto ene de la subfrazo kaj reprezentanto de la chefvorto, sed ankau anoncilo de la subfrazo. La rilata pronomo estas movata de la normala pozicio, al la komenco de la subfrazo, kie ghi montras, ke rilata subfrazo komencighas.

Jen ekzemplo el la Rusa:

  Prishla   devushka   kotoroj  ja  dal   knigu.
  alvenis  knabino   al-kiu   mi  donis libron
  = Alvenis la knabino, al kiu mi donis la libron.

La chefvorto la knabino aperas en la subfrazo en la formo de rilata pronomo, kotoroj, kiu havas dativan formon, al-formon. La rilata pronomo staras devige en la komenco de la subfrazo, kvankam al-komplemento (nerekta objekto) normale aperas en tute alia pozicio: Ja dal knigu devushke. = Mi donis la libron al la knabino.

Fine la kvara metodo, en kiu la chefvorto tute mankas en la subfrazo. Tian metodon uzas interalie la Korea:

  Hyensik-i     ki ka   -lil  tali-n       maktaki.
  Hyensik-SUBJ  la hundo-n    batis-RILAT  bastono
  = la bastono, per kiu Hyensik batis la hundon

(Chi tie mankas la cheffraza parto.) La chefvorto estas maktaki (bastono). Ghi rolas lausence kiel per-komplemento en la subfrazo, sed ghi tute ne aperas tie. Nur la kunteksto kaj la prudento povas chi-okaze sciigi, kiel kompreni la subfrazon.

Ankau la Angla ofte uzas tian chi metodon:

  This    is     the book  (that) the man   gave   to the girl.
  chi tiu  estas  la  libro (ke)   la  viro  donis  al la  knabino
  = Chi tiu estas la libro, kiun la viro donis al la knabino.

La chefvorto the book (la libro) tute mankas en la subfrazo. Ankau kiam oni uzas la vorton that, oni povas diri, ke temas pri la sama metodo. Tradicie oni diras, ke that estas rilata pronomo chi tie, kaj ke ghi reprezentas la libron, sed shajnas pli ghuste diri, ke ghi estas nura enkondukilo de subfrazo, ne rolanto en la subfrazo.

Hierarkio de roloj

La rolo de la chefvorto en la subfrazo estas grava, kiam oni komparas diversajn lingvojn. Oni povas distingi kvar chefajn rolojn en la subfrazo:

  1. Subjekto: la viro KIU vendis la libron al la knabino
  2. Rekta objekto: la libro KIUN la viro vendis al la knabino
  3. Nerekta objekto: la knabino AL KIU la viro vendis la libron
  4. Poseda priskribo (genitivo): la knabo KIES libron la viro vendis al la knabino

Shajnas, ke chiuj lingvoj, kiuj entute uzas rilatajn subfrazojn, permesas rilatigi subjektojn. Sed multaj lingvoj permesas nur tion. Objektoj k.t.p. ne povas esti rilatigitaj. Aliaj lingvoj permesas rilatigi kaj subjektojn kaj rektajn objektojn. Kaj tiel plu. Oni trovas surprize universalan hierarkion:

subjekto > rekta objekto > nerekta objekto > poseda priskribo

Plej facile estas rilatigi subjektojn. Plej malfacile estas rilatigi posedajn priskribojn. La jeno shajnas validi universale: Se lingvo povas rilatigi ian pozicion en chi tiu hierarkio, ghi nepre povas tion fari ankau por chiu maldekstra pozicio. Do tute ne ekzistas ekz. lingvo, en kiu nur eblus rilatigi nerektajn objektojn kaj posedajn priskribojn, sed ne subjektojn kaj rektajn objektojn.

Jen ekzemplo el la Malagasa lingvo, kiu nur permesas rilatigon de subjektoj:

  ny mpianatra  izay  nahita  ny vehivavy
  la studento   ke    vidis   la virino
  = la studento, kiu vidis la virinon

Ne eblas la interpreto la studento, kiun vidis la virino, nek ekzistas ia eblo tion rekte traduki en la Malagasan per rilata subfrazo. (Oni devas unue pasivigi la frazon, tiel ke la rilatigota vorto farighas subjekto: la studento, kiu estis vidata de la virino.)

Cetere la subfrazo tekstas jene kiel memstara frazo:

  Nahita  ny vehivavy  ny mpianatra.
  vidis   la virino    la studento
  = La studento vidis la virinon.

Rimarku, ke la Malagasa uzas la tre maloftan vortordon: verbo - objekto - subjekto.

Ekzistas ekzemploj de lingvoj, kiuj permesas nur subjektajn kaj rektobjektajn subfrazojn. Ekzistas lingvoj, kiuj permesas subjektajn, rektobjektajn kaj nerektobjektajn subfrazojn. Kaj ekzistas lingvoj, kiuj permesas chiujn variantojn, kiel ekz. Esperanto kaj la Angla.

Ekzistas iaj esceptoj al tiu chi “universala principo”, sed ghenerale ghi estas surprize valida tutmonde.

En la libro de Comrie estas nenia mencio de la ebloj rilatigi komparajn frazpartojn - en Esperanto komparaj ol-esprimoj kaj komparaj kiel-esprimoj. Shajnas al mi, ke tiaj frazpartoj trovighas ekstreme dekstre en la hierarkio, char ili estas lau mi tre malfacile rilatigeblaj. Lau mia lingvosento tia chi rilata subfrazo estas nur tre dube ebla:

  • Li estas tiu frato, ol kiu mi estas pli agha.
  • Cheffrazo: Li estas tiu frato.
  • Subfrazo: Mi estas pli agha ol tiu frato.

Ech pli duba shajnas la jena:

  • Mi renkontis tiun amikon, kiel kiu mi estas same agha.
  • Cheffrazo: Mi renkontis tiun amikon.
  • Subfrazo: Mi estas same agha kiel tiu amiko.

Ech pensi pri tiaj konstruoj estas kaporompa.

Diversaj metodoj en la sama lingvo

Ofte unu sama lingvo uzas plurajn el la kvar metodoj por formi subfrazojn. Tiuj metodoj distingighas per sia malsama klareco. En la unua metodo la chefvorto kaj ghia rolo en la subfrazo estas maksimume klara. En la dua pronoma metodo tio estas iom malpli klara. En la tria metodo kun rilata pronomo ankorau malpliighas la klareco, char la rilata pronomo devas stari frazkomence ech se la frazrolo normale donus alian pozicion. La kvara metodo estas la malplej klara, char la chefvorto tute mankas en la subfrazo.

Ekzistas interesa rilato inter tiu hierarkio kaj la chi-antaua hierarkio de frazroloj. Ghenerale lingvoj tendecas uzi pli klaran metodon por pli malfacilaj roloj, dum la malpli klaraj metodoj estas uzataj chefe por la pli facilaj roloj. Ekz. la Persa lingvo uzas la kvaran metodon por subjektoj kaj rektaj objektoj, kaj la duan pronoman metodon por rektaj objektoj, nerektaj objektoj kaj posedaj priskriboj. (Jes, por rektaj objektoj eblas ambau metodoj.)

Tial ne estas surprize, ke Esperanto foje utiligas varianton de la pronoma metodo por iaj tre malfacilaj roloj - nome tiaj okazoj, kiam la rilatigita afero rolas en subfrazo de la subfrazo:

  • Cheffrazo: Mi vidis tiun viron.
  • Subfrazo: Vi diris, ke tiu viro amas vin.
  • Mi vidis tiun viron, pri kiu vi diris, ke li amas vin.

Chi tie la rilatigita afero aperas dufoje en la rilata subfrazo: Unue kiel lausence superflua pri-komplemento, kaj due en sia vera loko kiel pronomo.

Au:

  • Cheffrazo: Mi vidis tiun viron.
  • Subfrazo: Vi diris, ke vi amas tiun viron.
  • Mi vidis tiun viron, pri kiu vi diris, ke vi amas lin.

Au chu eblas “Mi vidis tiun viron, kiun vi diris, ke vi amas”?

Por la lasta varianto estas iom neklare, kiaj estas la reguloj en Esperanto. Chu eblas tia konstruo, au ne?

Ludo por logikemuloj

Tiuj, kiuj povis sekvi chion ghis chi tie sen perdi la mensan sanon, estas eble maturaj por logika ludo.

Chu la Esperanta sistemo de rilataj subfrazoj vere estas logika kaj bona? Chu ne alia sistemo estus preferinda?

Unue estas klare, ke la Esperanta sistemo kun rilataj pronomoj tute ne estas la plej kutima en la mondo. Aliaj sistemoj ekzistas, kaj iuj el ili estas multrilate pli klaraj kaj principe pli facilaj.

Due estas vere strange, ke Esperanto uzas KI-vortojn kiel rilatajn pronomojn. Tio estas el logika vidpunkto tute nedefendebla:

  1. La KI-vortoj estas demandaj vortoj.
  2. Rilataj subfrazoj tute ne similas al demandoj.
  3. La funkcio de rilata pronomo multe pli similas al montra pronomo: TI-vorto.
   Mi vidis la homon, pri kiu vi parolis.
   = Mi vidis la homon. + Vi parolis pri TIU homo.
                          Ne: *Vi parolis pri KIU homo.*

Do: Estus pli logike uzi rilatajn TI-vortojn en Esperanto. (Se oni ne enkonduku apartan tabelserion por rilataj vortoj. Oni komparu kun la Slovena lingvo, kiu havas specialajn rilatajn vortojn, kiuj estas nek demandaj nek montraj.)

Jene do eblus en “plibonigita” Esperanto, en kiu oni ne plu konfuzus demandajn kaj rilatajn subfrazojn:

  • Hodiau mi renkontis la virinon, TIUN vi menciis hierau.
    (= Hodiau mi renkontis la virinon, kiun vi menciis hierau.)
  • Chu vi kunportis tiujn aferojn, TIUJ kushis sub la lito?
    (= Chu vi kunportis tiujn aferojn, kiuj kushis sub la lito?)
  • Mi konas la virinon, AL TIU Hasano donis la terpomon.
    (= Mi konas la virinon, al kiu Hasano donis la terpomon.)
  • Li retrovis la bastonon, PER TIU Hyensik batis la hundon.
    (= Li retrovis la bastonon, per kiu Hyensik batis la hundon.)
  • Mi estas la knabo TIES libron la viro vendis al la knabino.
    (= Mi estas la knabo, kies libron la viro vendis al la knabino.)

La diverslingvaj ekzemploj chi-antaue ankau montras, ke estus pli klare havi apartan vorton, kiu enkondukas rilatan subfrazon, kaj apartan vorton, kiu reprezentas la chefvorton en la subfrazo. Jen do alia ebla reformo nome de plifaciligo kaj tutmondeco:

  • Hodiau mi renkontis la virinon, KE vi menciis SHIN hierau.
    (= Hodiau mi renkontis la virinon, kiun vi menciis hierau.)
  • Chu vi kunportis tiujn aferojn, KE ILI kushis sub la lito?
    (= Chu vi kunportis tiujn aferojn, kiuj kushis sub la lito?)
  • Mi konas la virinon, KE Hasano donis la terpomon AL SHI.
    (= Mi konas la virinon, al kiu Hasano donis la terpomon.)
  • Li retrovis la bastonon, KE Hyensik batis la hundon PER GHI.
    (= Li retrovis la bastonon, per kiu Hyensik batis la hundon.)
  • Mi estas la knabo KE la viro vendis LIAN libron al la knabino.
    (= Mi estas la knabo, kies libron la viro vendis al la knabino.)
  • Jen la vojo, KE mi scias, kien GHI kondukas.
    (= jen la vojo, pri kiu mi scias, kien ghi kondukas.)

Se iu trovas strange uzi ke en rilataj subfrazoj, li simple inventu specialan vorton, eble ku. Temas ja chiuokaze nur pri intelekta ludo. Esperanto ne estas pli reformebla ol aliaj vivantaj lingvoj.