PMEG 2023
39.2.7. DES
“Senigado”. Proponita sed malmulte uzata prefikso: infekti → *desinfekti* = “malinfekti, seninfektigi”, odoro → *desodori* = “senodorigi”, herbo → *desherbi* = “senherbigi”. Oni uzu la prefikson MAL au kunmetajhon kun sen kaj IG. Relative ofta estas nur la formo desinfekti, kiu povas esti akceptebla, se oni rigardas DESINFEKT kiel propran radikon.